Elisabeth van Veenendaal
El Vikipedio
Elisabeth van VEENENDAAL-BOUWES (mortis la 21-an de aprilo 1966 en Limmen, Nederlando) estis nederlanda esperantistino kaj instruistino, kiu kun sia edzo en 1938 organizis en Groet la 1-a Internacian Junular-kunvenon (IJK), dum kiu fondiĝis la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO).
Dum la 93-a UK en Roterdamo, la ĉambro en apuda konstruaĵo kie okazis la Junulara Programo de la UK honore al ŝi portis la nomon van Veenendaal.