Elisaveta Bagrjana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leonponto super Vladaja Rivero en Sofio, 1910.
Elisaveta Bagrjana

Elisaveta BAGRJANA (en bulgara lingvo: Елисавета Багряна) (naskiĝis 29-an de aprilo 1893, Sofio; mortis 23-an de marto 1991, Sofio), denaska nomo Elisaveta Ljubomirova Belĉeva (en bulgara: Елисавета Любомирова Белчева), estis bulgara poeto. Ŝi skribis la unuajn versojn en 1907–08 dum vivado kun la familio en Veliko Tarnovo. Oni rigardas ŝin kaj Dora Gabe (1886–1983) kiel la bulgaraj patrinoj de literaturo.

Pastrodomo de Klemento de Oĥrido, Sofia Universitato.

Junulado[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1910 kaj 1911 Bagrjana instruis en la vilaĝo Aftane (hodiaŭ Nedjalsko Недялско), kie ŝi spertis la kamparan vivon, post kio ŝi studis literaturan kaj slavan filologiojn ĉe Sofia Universitato.

Vido de Vraca, Bulgario.

Dum ĉi tiu periodo ŝi renkontis kelkajn verkistojn, interalie Georgi Raiĉev, Konstantin Konstantinov, Dimĉo Debeljanov, Dimitar Podvarzaĉov, Ĥristo Jasenov kaj Jordan Jovkov (Йордан Йовков). En 1916 Jovkov (1880–1937), sen ricevi ŝian permeson, montris du de ŝiaj unuaj poemoj al la redaktoro de "Nuntempa penso," kiu eldonis ambaŭ poemojn sub ŝia denaska nomo kiel L. Belĉeva. Li eldonis la poemojn en 1915 — "Kial" (Zaŝto) kaj "Nokto Kanto" (Veĉerna pesen) — en la revuo Suvremenna misul (Съвременна мисъл, "Nuntempa penso"). El tiu sama jaro ĝis 1919 ŝi laboris kiel gimnazia instruisto en Vraca (Враца) kaj Kjustendil (Кюстендил).

Post ĉi tiu iom akcidenta debuto ŝi ne rapidiĝis por provi eldonigi pli da poemojn; anstataŭe, ŝi evoluigis ŝian literaturan edukadon kaj poezitekniko per ŝia traduko de la verkoj da poetoj Anna Aĥmatova kaj Marina Cvetajeva.[1]

Reklamo pri la unua filmo montrita en Sofio, 1897.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1921 ŝi revenis al Sofio kaj serioze komencis sian literaturkarieron, kiam la redaktoro de la influa literatura revuo Zlatorog ("Orkornulo") sugestis al ŝi daŭrantan eldonadan kunlaboron. Li ankaŭ donis ŝian literaturan pseŭdonimon Elisaveta Bagrjana.[1]; ŝi estis ĉefa kontribuanto al lia poezirevuo en la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj.[2] Ŝiaj poemoj aperis en kelkaj revuoj kaj ĵurnaloj. Komence, oni eldoniĝis iujn el ŝiaj poemoj sub diversaj plumnomoj, kiel Elisaveta Blenova, Niĉija Dolĉe, Mikaela kaj Bagrjana.

Ŝia unua poezikolekto, Вечната и святата ("La eternino kaj sanktino"), kiu aperis en 1927, montris ŝian komforton kaj konfidon en nacia voĉa folkloro kiel fonto de inspiro kaj ankaŭ sendevian persistemon al la emancipo de virinoj. Edvardo Moĵejko diras pri ŝi: "De ĝia konkreta karaktero la frua poezio de Bagrjana reagis kontraŭ simboleco; de ĝia persona tono ĝi kontrastis kun la revolucia retoriko de Ĥristo Botev (1849 - 1876) kaj la malnovmoda patriotismo de Ivan Vazov (1850–1921)."[1]

Moĵejko ankaŭ analizas ŝian tutan verkokorpon kiel havanta kvar interplektaj temoj: virino, amo, vojaĝanta spaco kaj la vivo kiel biologia fenomeno. Ŝi poemciklo "Sismografo de la koro" petas kompatemon kontraste kun mekanisma moderna kulturo.[2]

1916a poŝtkarto montras rubaĵkolektiston en Sofio.

Libroj de poezio[redakti | redakti fonton]

  • (1927) Вечната и святата ("La eterna kaj la sankta")
  • (1931) Търкулната годинка
  • (1931) Звезда на моряка ("Stelo por la maristo")
  • (1936) Сърце човешко ("La homa koro")
  • (1957) "Selektitaj verkoj"
  • (1963) От бряг до бряг ("De bordo al bordo")
  • (1972) Контрапункти ("Kontrapunkto")
  • (1977) Светлосенки ("Ombrolumo")
  • (1983) На брега на времето ("Sur la bordo de tempo")
  • Стихии ("Elementoj")
  • (1993) Penelope of the Twentieth Century: Selected Poems of Elisaveta Bagryana ("Penelope de la Dudeka Jarcento: Elektitajn Poemojn de Elisaveta Bagrjana"), Forest Books (anglalingva), 138 paĝoj. ISBN 1-85610-026-X

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Oni tradukis la poemojn de Elisaveta Bagrjana en 30 lingvoj, kaj ŝiaj libroj estas eldonitaj en Francio, Ĉeĥio, Rusio, Rumanio, Italio, Svedio, Pollando kaj aliloke.

Потомка

Няма прародителски портрети,
ни фамилна книга в моя род
и не знам аз техните завети,
техните лица, души, живот.

Но усещам, в мене бие древна,
скитническа, непокорна кръв.
Тя от сън ме буди нощем гневно,
тя ме води към греха ни пръв.

Може би прабаба тъмноока,
в свилени шалвари и тюрбан,
е избягала в среднощ дълбока
с някой чуждестранен, светъл хан.

Конски тропот може би кънтял е
из крайдунавските равнини
и спасил е двама от кинжала
вятърът, следите изравнил.

Затова аз може би обичам
необхватните с око поля,
конски бяг под плясъка на бича,
волен глас, по вятъра разлян.

Може би съм грешна и коварна,
може би средпът ще се сломя -
аз съм само щерка твоя вярна,
моя кръвна майчице-земя.

Originala bulgara poemo de Elisaveta Bagrjana

Posteulo

Ne estas familia bildlibro
nek iuj portretoj de prapatroj;
ne scias ilia heredaĵo,
iliaj frontoj, animoj, vivoj.

Sed la ribelama nomadsango —
mi sentas ĝian antikvan pulson;
ĝi vekas min kolere el dormo,
tiras unuan trovintan pekon.

Eble malhelokula avino
kun silka ŝalvaro kaj turbano,
eskapis dum la plej malhelnokto
kun fremdula, lumohara ĥano.

Eble tamburaj hufoj resonis
de ĉevaloj trans danubaj stepoj;
tamen, ekvento la spurojn kaŝis
kaj savis ilin de la ponardoj.

Eble tial la landoj min tenas,
malkaptitaj de homaj okuloj;
vipo krakas, kaj ĉevaloj flugas
kun ventplaŭdaj, liberantaj krioj.

Eble mi hezitos laŭ la vojo,
kaj duonvoje, ruzoj rompos min,
sed el sangligoj, patrina tero
tamen estas mi fidela filin'.

Tradukita de Erik Pedersen

Urbomapo de Sofio de 1908. Bonvolu noti la Zigeunerviertel (Romakvartalon norde de Slivnitza Bulvardo kaj oriente de Maria-Luisa Ulica.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi gajnis la 1969 Oran Medalon de Poezio de la Internacia Asocio de Poezio, kiu havas sian sidejon en Romo. Ŝi estis aljuĝita la honoran titolon "Heroo de la Popola Respubliko de Bulgario" (Герой На Народна Република България) en 1983.

Sur la 24-a de aŭgusto 1985 la Bulgara Nacia Observatorio ĉe Roĵeno eltrovis la Asteroido 4400 Bagryana, nomita en ŝia honoro.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Milena Caneva (Милена Цанева), Речник по нова българска литература (1978–1992). "Leksikono de nova bulgara literaturo (1978–1992)". Hemus, Sofio: 1994. ISBN 954-428-061-8

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Edward Możejko, "The Private World of Elisaveta Bagryana" ("La privatmondo de Elisaveta Bagrjana"), World Literature Today, 1977.
  2. 2,0 2,1 Jennifer Uglow, "Bagryana, Elisaveta" en la Northeastern dictionary of women's biography, 3rd ed. ("Nordorienta leksikono de virina biografio, tria eldono"), 1999, pp. 41-42. ISBN 1-55553-421-X
  3. "4400 Bagryana (1985 QH4):
  • Tufarulo,G,M.-Pathos ed estetica nella poesia di Elisaveta Bagrjana- Corriere del Giorno, 9 ottobre, 1997.
  • Tufarulo,G,M.- Elisaveta Bagrjana ed Anna Achmatova: tratti critici di un percorso parallelo- Silarus, n° 195, 1998.