Elise Ottesen-Jensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elise Ottesen-Jensen prelegas

Elise Ottesen-Jensen, ankaŭ konata kiel Ottar, (naskiĝinta je 2-a de januaro, 1886 - mortinta je 4-a de septembro, 1973) estis norvega-sveda seksedukistino, ĵurnalistino, kaj anarĥiistina agitanto, kies ĉefa misio estis batali por virinaj rajtoj al kompreno de sia korpo kaj sekseco. Ŝi estis ano de la sveda anarkisindikatista sindikato, Centra Organizo de la Laboristoj de Svedio. Ŝiaj sekvantoj konsideras ŝin pionirino en la kampo de virinaj rajtoj kaj feminismo.

Ŝia persona devizo estis "Mi revas pri la tago kiam ĉiu novnaskita infano estas bonvena, kie viroj kaj virinoj estas egalaj, kaj kie sekseco estas esprimo de intimeco, ĝojo, kaj dolĉeco."

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de paroĥestro, Ottar naskiĝis kiel Elise Ottesen, la dek-sepa el dek-ok infanoj, en la municipo Høyland (ekhavita de Sadnes en 1965) en la distrikto Rogaland, Norvegio. Pli malfrue, ŝia patro forsendis ŝian etan fratinon Manghild por naski en Danio, por ke oni povu devigi ŝin fordoni sian infanon. Oni diris nenion al Maghild pri gravedeco aŭ pri nasko, kaj dum naŭ monatoj ŝi kredis ke ŝia ventro simple fendiĝos. Ŝi sinmortigis pro sopiro por la infano kiun ŝi devis forlasi. Pro tio, Ottar neniam povis pardoni sian patron, kaj la destino de ŝia fratino estiĝis forta motivo por ŝia devoligo al la lukto por virinaj rajtoj.

Ottar revis pri esti dentistino, sed eksplodo en la ĥemilaboratorio de ŝia gimnazio vundis ŝiajn fingrojn, fuŝante sian eblecon alceli dentistan karieron. Anstataŭ ŝi eklaboris por ĵurnalo, kaj eventuale fariĝis ĵurnalistino. Ŝi ĉiam kontestis la predikojn de sia patro, kaj frue findecidis ke ŝi ne estis kristano. Ŝi nun trovis ke ŝiaj simpatioj estis kun la socialistoj, kaj ke estis kun ili ke ŝi luktus dum la cetero de ŝia vivo.

Ŝi kelkfoje klopodis organizi laborist-klasajn virinojn. Sed baldaŭ ili ekpetis de ŝi konsilon pri seksaj aferoj, demandante aferojn kiel "Ĉu mi ĉiam devas [amori] kiam deziras mia edzo?", "Kion mi povas fari por eviti gravediĝon?".

Je la fino de la Unua Mond-Milito, Ottar konatiĝis kun kaj evoluigis proksiman amikecon kun la anarkisindikatista porpac-agitanto Albert Jensen. Ili pli malfrue geedziĝis, kaj Elise Ottesen ŝanĝis sian familinomon al Ottesen-Jensen. Kiam Albert estis forpelita el Norvegio, ŝi venis kun li al Danio. Tie, ŝi naskis ilian infanon, kiu mortis baldaŭ post nasko.

Ottar kaj Albert transloĝiĝis al Svedio, kaj ŝi ekkonis kuraciston, kiu inter aliaj aferoj instruis al ŝi kiel uzi cervikŝtopilon. Ŝi tiam ekis sian unuan tutnacian turneon en Svedio. Ŝi vojaĝis de Skanio al Norrland, instruante al laboristinoj kiel eviti gravediĝon. Ŝi agitis por la rajto de virinoj al sperti seksa plaĉo, por liberaj abortoj, kaj por malfaro de severaj leĝoj kontraŭ gravediĝevitiloj, por samseksemulaj rajtoj, kaj plie. Tio, kion ŝi faris, kontraŭleĝis, kaj ŝi riskis severajn punojn.

Dum la 1920-aj jaroj, Ottar estis ofta skribisto por Arbetaren, kun ŝia propra kolumno pri feminismaj aferoj. Post malkonsento kun la aliaj redaktoroj de Arbetaren en 1925, ŝi fondis sian propran ĵurnalon, Vi kvinnor. La ĵurnalo tamen ne longe daŭris. Post kelkaj jaroj, ŝi ankaŭ skribis por la anarĥiista magazino Brand.

En 1933, Ottar, kune kun pluraj radikalaj kuracistoj kaj sindikataj reprezentantoj, fondis la Svedan Asocion por Sekseca Eduko (svede: Riksförbundet för Sexuell Upplysning, aŭ RFSU). Ŝi fariĝis ĝia unua prezidentino, kaj plenumis tiun postenon ĝis 1956. Ottesen-Jensen ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Internacia Federacio por Planita Gepatreco en 1953. La ĵurnalo eldonata de RFSU nomiĝas Ottar por honori al Elise Ottesen-Jensen. Tiu ĉi ĵurnalo ŝanĝis sian nomon al Ottar en 2001, kaj pli frue nomiĝis RFSU Bulteno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi listo enhavas nur eldonaĵojn, kiuj enhavas pli ol kvindek paĝojn.

  • Ovälkomna barn: ett ord till kvinnorna (1926)
  • Människor i nöd : Det sexuella mörkrets offer (1932)
  • ABC för ett lyckligt äktenskap (kun Nils Nielsen, 1947)
  • Och livet skrev (1965)
  • Livet skrev vidare (1966)
  • Arbetarrörelsen - männens eller mänsklighetens rörelse? (ĉerpaĵo de artikoloj en Arbetaren kaj Brand dum la 1920-aj jaroj, de Ingrid Primander, 1980)

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la anglalingva versio je la 4-a de decembro 2007.