Elito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elito estas minoritata grupo ene de socio kiu havas statuson superan al tiuj de la resto de membroj de la socio.

Ene de sama socio povas ekzisti malsamaj elitoj, depende de la apartaj interesoj de ĉiuj el ili. La ekzisto de ĉi tiuj elitoj en pluralo rilatiĝas kun la kreskanta diferencigo de la socio. Laŭ malsamaj sociaj kampoj iĝas pli aŭtonomaj (arto, ekonomio, scienco, politiko, ktp.), ili konvertiĝas en sektoraj elitoj kiuj protektas siajn proprajn vidpunktojn. De ĉi tiu vidpunkto, unu el la centraj problemoj de la modernaj socioj estas la integriĝo horizontala, tio estas, la bontenado de rilatoj modere harmoniaj inter malsamaj sektoraj elitoj. Aliflanke, ili ankaŭ prezentas la defion de la vertikala integriĝo, ĉi tio estas, la starigo de flua kontakto kun la komuna loĝantaro.

En la historio de la socia penso ĉi tiu temo estis studita de la antikva tempo, el konceptoj saĝo kaj virto. Tamen, estas je la finoj de la 18a jarcento kaj komencoj de la 19a jarcento kiam la nocio de elito ekludas gravan rolon. La apero de la termino "elito" en la franco estas intime rilatigita kun la idealoj respublikaj, dum la koncepto simbolas la peton ke kiuj praktikas la povon devas esti elektitaj "pro ties virtoj kaj ties valoroj" kaj ne pro ties familia origino.