Eliza Ann Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eliza Ann Lawrence
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1851 (1851-08-24)
Morto 4-an de aprilo 1934 (1934-04-04) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Eliza Ann LAWRENCE [lorens] (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1851 en Wimbledon, Surrey; mortinta la 4-an de aprilo 1934) estis angla esperantistino kaj sekretariino. Ŝi estis privata sekretariino de la ĵurnalisto William Thomas Stead, kiu subtenis Esperanton. Ŝi esperantistiĝis en 1901 pro renkonto kun germana profesoro en Germanio, kiu promesigis ŝin lerni po 30 minutoj ĉiutage dum du semajnoj. De tiam ŝi estis fervora kaj senlaca laboranto por la movado, „la patrino de la brita esperantistaro“. Ŝi fariĝis sekretario de la Londona Klubo en 1903 kaj estis honora vicprezidantino de Brita Esperanto-Asocio.

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A First Reader, Intended for those who are beginning the study of Esperanto. Compiled by Miss E. A. LAWRENCE, Price, 6d. net. By Post, 7d.