Eliza Orzeszkowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eliza ORZESZKOWA (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskita PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortinta la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.

Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj geedziĝis en aĝo de 17 jaroj kun bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi geedziĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.

Al Esperantujo ŝi estas kontata kiel aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel la eduka lekturo.

En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la nobelpremio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.

Verkoj

En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.

Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malricaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭrotika, rafinita urba fraŭlino.

Ŝia ĉefa verko estas Nad Niemnem („Sur riverbordo”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litvanio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.

Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.

En Esperanto aperis