Elizabeta-Malsanulejo je Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeta-Malsanulejo 2008, enirejo Moltke-Strato / Socialpedagogia Centro
Elaera rigardo de nordokcidento sur la Elizabeta-Malsanulejon en Essen-Huttrop (2009); ĉefa enirejo de maldekstre; maldekstra bildorando: Orienta Tombejo de Essen, dekstre: iama ĉefadministrejo de E.ON Ruhrgas; malsupre: Ruhr-Aleo

La Elizabeta-Malsanulejo je Essen lokas en la urboparto Huttrop de Essen kaj estas la plej malnova malsanulejo de Essen. Ĝi estas akademie instrua malsanulejo de la Universitato Duisburg-Essen. Tenanto estas la societo Contilia , kiu apartenas je 66 elcento al la Sankta-Elizabeto-Fondaĵo je Essen, je 33 elcentoj al la Fondaĵo Sankta-Maria-Malsanulejo je Mülheim kaj je unu elcento al la katolika Karitato-Ligo en la episkopujo de Essen.

En la Elizabeta-Malsanulejo kun siaj entute 613 litoj je la du starlokoj Essen-Huttrop kaj Essen-Bochold (Haus Berge) estas stacie kuracataj ĉiujare proksimume 26.000 pacientoj sur kvin specialiĝintaj intensaj stacioj, unu interfaka flegostacio same kiel sur 22 normalstacioj. Alvenas proksimume 36.000 pacientoj prizorgata en la interfaka centra urĝoakceptejo kaj la specialambulancoj de la domo. Per tio ĝi estas malantaŭ la Universitata Kliniko je Essen la dua plej granda malsanulejo de la urbo.

Historio

La Elizabeta-Malsanulejo estis la unua malsanulejo de la urbo Essen. Fratino Klara Kopp kaj siaj komence ses kunfratinoj de la Kompatemaj Fratinoj de la Sankta Elizabeta ekfunkciigis la malsanulejon la 23-an de januaro 1844 en la ĉambroj de la iama kapucena monaĥejo je Essen.

Ĉar la bezono de medicina prizorgado rapide kreskis, oni jam en 1849 alkonstruis. Je tio oni unuafoje ankaŭ instalis separate de la aliaj ĉambroj bandaĝejon kaj operaciejon. La industriigo de la Ruhr-Regiono per karbominadoj kaj ferindustrio meze de la 19-a jarcento kaŭzis rapidan kreskon loĝantaran en Essen. Per tio ankaŭ kreskis la bezono de medicina provizo, precipe ĉar pli kaj pli okazis laborakcidentoj.

Sekve la nombro de kuracadoj rapide kreskis, tiel ke la malsanulejo fariĝis tro malgranda. En 1893 oni starigis pro tio novkonstruaĵon ĉe Linden-Strato kun 280 litoj. La urbo kontinue kreskis, oni konstruis novajn stratojn kaj domblokojn, kaj la malsanulejo baldaŭ baris ĉi tiun plietendiĝon. Finfine la urbo postulis ĉesadon de la aktivecoj je la ĝistiama starloko.

Vidaĵo el la jaro 1919

Responde la Ordeno de la Kompatemaj Fratinoj de la Sankta Elizabeta vendis en 1909 la malsanulejon al la urbo Essen je la prezo de 1,5 milionoj oraj markoj kaj aĉetis samjare terpecon da 2,5 hektarojn en Huttrop ĉe Moltke-Strato. Tie ĉi ekestu konvena, moderna malsanulejo kun koridorsistemo konektanta monaĥejon, preĝejon kaj ekonomian alon. Pro tio oni okazigis en 1910 arĥitektokonkurson, kiun partoprenis 57 arĥitektoj. Finfine la arĥitektoj Otto Krämer kaj Peter Sistenich el Essen ricevis la mendon. La 6-an de majo 1913 la novkonstruaĵo inkluzive preĝejon povis ekfunkcii. La 500-lita domo el brika masonaĵo validis kiel moderna malsanulejo kun komence la du fakoj ĥirurgio kaj interna medicino. Sed jam baldaŭ sekvis aliaj.

Jam je la komenco de aeratakoj sur la Ruhr-Regiono dum la Dua Mondmilito bomboj grave difektis la Elizabeta-Malsanulejon. En la nokto de la 11-a de marto 1945 ili finfine difektis la kompletan okcidentan alon de la fratinejo same kiel la operaciejojn en la orienta alo. Oni ne malrapidis pri la rekonstruado post la milito. Antaŭrange estis je tio la elkonstruo de la orienta alo kun suĉ- kaj etinfana sekcio same kiel de la operacidomo.

En 2003 ekestis alkonstruaĵo dorsflanke de la Elizabeta-Malsanulejo. Tie troviĝas nova ĉefenirejo de la malsanulejo, centra interfaka ambulanco kun nova akceptejo por kuŝante altransportataj malsanuloj, nova infanstacio, nova kafejo same kiel liftoj. La malnova ĉefenirejo, kiu kondukis ekde la Moltke-Strato rekte en la malnovan ĉefdomon, estis fermata. La strateto inter Ruhr-Aleo kaj Herwarth-Strato, je kiu nun troviĝas la nova ĉefenirejo, ĝis tiam estis sennoma. Memore al Fratino Klara Kopp, fondinto de la unua malsanulejo en Essen kaj unua monaĥinestrino de la „Kompatemaj Fratinoj de la Sankta Elizabeta“, oni nomis en la jaro 2005 – la 200-a naskiĝdatreveno de la ordenanino – la straton sur la malsanuleja tereno laŭ ŝi.

Fine de marto 2010 oni pretigis novan alkonstruaĵon por du stacioj kun entute 57 litoj. Ĝi staras norde de la malsanuleja preĝejo sen aparta de-ekstera enirejo. En la teretaĝo troviĝas la 24-lita stacio Margareta, kiu apartenas al la kliniko por interna medicino, kaj en la supra etaĝo la 33-lita stacio Ludgerus de la kliniko por kardiologio kaj angiologio.[1]

Malsanuleja preĝejo

Malsanuleja preĝejo

Kune kun la konstruado de la malsanulejo okazis samtempe la starigo de la malsanuleja preĝejo ĉe la suda flanko, kiu ekde 1994 staras sub momentprotekto.[2] Ankaŭ tion estris la du arĥitektoj Otto Krämer kaj Peter Sistenich. Ili devis agi laŭ la antaŭkondiĉoj de rekta eniro por vizitantoj ekde la strato, uzado je du trionoj fare de laikoj kaj je unu triono fare de la fratinoj same kiel transpreno de la malnova baroka ekipaĵo el la kapucena preĝejo ĝis tiam uzata. Finfine oni povis inaŭguri la preĝejon kune kun la malsanulejo la 6-an de majo 1913. La aliro al la galerio de la preĝejo troviĝas en la unua supra etaĝo de la malsanulejo. Nunteme oni festas tie kaj katolikajn kaj evangelajn diservojn, kiujn la lite malsanaj povas rekte sekvi trans endoma televido.

La 5-an de marto 1943 kaj la 23-an kaj 25-an de oktobro 1944 aeratakoj grave difektis la preĝejon, kiun oni tamen tuj riparis laŭoriginale. Lastan fojon ampleksaj renovigoj okazis inter 1996 kaj 1999. La rektangula, liberstara preĝejo ligiĝas je la nordoriento per la mallarĝa flanko de la ĥorejo en la korpon de la malsanulejo. Ĝin kovras alta mansardotegmento, sur kiu troviĝas duetaĝa tureto. Je la sudokcidenta fronto al Ruhr-Aleo dekstre kaj dekstre de la triarka enirspaco kun rondaj kolonoj troviĝas respektive malgranda kapeleca turo kun mansardotegmento kaj trifolio-folaj fenestretoj kun siaj originalaj ornamkradoj. Meze super la enirportalo en niĉo kun rondarko staras originala statuo el la malnova kapucena monaĥejo. Ĝi prezentas Marian kun Jesuo surbrake, puŝantan per krucobastono en la kapon de serpento, kiel signo de la senmakula patriniĝo.

Interno de la malsanuleja preĝejo

Oni fasonis la internon de la preĝejo en la jaroj 1910 ĝis 1913 arĥitekture novbaroka, por doni al ĉiuj relikvoj jam 150 jarojn pli aĝaj el la dua franciskana preĝejo konvenan kadron. La interno konsistas el ĉefa kaj du flankaj navoj. Tiuj ĉi flankonavoj troviĝas sub triflanke ĉirkaŭira galerio, kiu ankaŭ tegmentas la enirkampon. La larĝo de la mezonavo difinas la larĝon de la ĥorejo, en kiu ekde la konsekrado en 1913 de baroka alto-altaro el la dua franciskana monaĥopreĝejo konsekrita en 1764. Ĝi estis konsekrita por la senmakula koncipiĝo, kiu origine estis ilustrita en la altabildo, sed je la konsekrado en 1764 estis anstataŭata per senmakulino-statuo. Meze en la monaĥineja blazono supre ĉe la altaro estas korŝildo, kiu montras la blazonon de la fondintino de ĉi tiu altaro, nome la antaŭlastan princabatino de Essen, Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach (regado 1726–1776). Du flankaltaroj, ankaŭ devenaj el ĉi tiu tempo, troviĝas malsame ol tiam ne plu flanke de la ĉefaltaro, sed malsupre de la galerioj. Ankaŭ el la dua monaĥineja preĝejo el la 18-a jarcento devenas la ses homgrandaj statuoj ekstere ĉe la flankaj galerioj, same kiel memorŝtono de benediktana abato Hugo Protaeus el Werden el la jaro 1619.

Klinikoj kaj fakklinikoj

Fakklinikoj

  • Centro por patrinoj kaj infanoj
Virinokliniko; kliniko por nov- kaj frunaskiĝintoj, kliniko por infan- kaj junularmedicino; kliniko por infanĥirurgio; socialpediatria centro
  • Internacia koro- kaj angiocentro Rejno-Ruhr
Kliniko por kardiologio kaj angiologio; kliniko por angioĥirurgio kaj angiaj malsanoj
  • Diabeto-centro
  • Centro por maljunulmedicino (geriatriocentro Haus Berge)
Kliniko por maljunulmedicino; malstacia kliniko Haus Berge; memorokliniko
  • Centro por interna medicino kaj ĥirurio (ZIMC)
Kliniko por Kliniko por ĝenerala, viscera kaj akcidenta ĥirurgio; kliniko por interna medicino, gastroenterologio kaj nefrologio; klinika onkologio-reto (kunlabore kun la Malsanulejo Sankta Maria je Mülheim kaj Universitata Kliniko je Essen)

Klinikoj

Internacia koro- kaj angiocentro Rejno-Ruhr

La 1-an de majo 2009 la klinko por kardiologio kaj angiologio kaj la kliniko por angioĥirurgio kaj angiaj malsanoj fondis la internacian koro- kaj angiocentron Rejno-Ruhr kun pli ol 200 litoj.

Geriatriocentro Haus Berge

Responde al la kreska nombro de maljunuloj la Elizabeta-Malsanulejo decidiĝis en 1983 starigi filion en la urboparto Essen-Bochold kiel specialsekcio de la interna medicino. Jam en la jaro 1867 la Kompatemaj Fratinoj de la Sankta Elizabeta estis akirintaj la iaman kavalirbienon Haus Berge kaj ŝanĝitaj en malsanulejon. Sur la fundamentoj de la fortikaĵo ruinigata dum la Dua Mondmilito oni konstruis en la 1950-aj jaroj kvaretaĝan, progreseman malsanulejon, kiu dumpase de la jaroj estis kaj estas plurfoje alikonstruata kaj modernigata.

Krom la urĝa kliniko, kiu stacie prizorgas maljunulojn, ekzistas ankaŭ malstacia kliniko kaj memorokliniko. En la malstacia kliniko oni prizorgas pacientojn, kiuj post stacia kuracado bezonas plukuracadon, dum kiu ili povas loĝi hejme. La memorokliniko estas ambulanco, kiu ebligas fruan kaj precizan diagnozon rilate obstrukcojn de la cerbokapablo.

Kune al la geriatriocentro Haus Berge apartenas krom la kliniko por geriatrio de la Elizabeta-Malsanulejo la malinfanejo Haus Berge, kiu proponas 108 litojn por kadukiĝantoj kaj 51 loĝejojn taŭgajn por kriplitoj kaj maljunuloj, kiuj bezonas prizorgadon. Okazas liga kunlaboro inter la institucioj por maljunuloj.

Ekipaĵo de la malsanulejo

La Elizabeta-Malsanulejo havas krom aparatoj por kutima rentgenodiagnozo komputan tomografiilon kaj du magnetresonancajn bildigilojn. La interfaka ĉefa urĝoakceptejo havas tri revivigejoj kaj naŭ pluaj kuracejoj. Kvin korkateteraj resp. angiografiaj laboratorioj, same kiel kardiologia/korĥirurgia hibrid-operaciejo ekzistas. La Elizabeta-Malsanulejo havas unu novnaskito-medicinan, kvin ĥirurgiajn kaj tri ginekologiajn operaciejojn, unu operacian, unu kardiologian/internmedicinan, unu maljunulo-/internomedicinan kaj unu novnaskito-/infanomedicinan intensmedicinan stacion same kiel interfakan intensobservan stacion. Kiel ununura malsanulejo en la regiono Elizabeta-Malsanulejo havas klinikon por infanĥirurgio, krom tio la infankliniko estas escepte tiun de la universitata klinko la ununura en Essen. La kliniko havas kvar akuŝejoj kaj estas unuagrada naskokliniko, kun kvoto de preskaŭ 2000 naskoj ĉiujare ĝi estas la domo kun la plej multaj naskoj en la regiono. Elizabeta-Malsanulejo estas unu el sep bazoj por urĝmedicinaj aŭtoj de la fajrobrigado de Essen kaj disponigas dum tagnokto la urĝokuracistojn por ĝi. Tiu aŭto inkluzive ebla urĝmedicinisto kompetentas por la kvartaloj Nordkvartalo, Orientkvartalo, Sudorienta Kvartalo, Sudkvartalo, Urbokerno, Frillendorf, Huttrop kaj Bergerhausen.

Edukado

La Elizabeta-Malsanulejo estas ekde 1978 Akademia Instru-Malsanulejo por la Universitato Duisburg-Essen.

Krom tio la Elizabeta-Malsanulejo estas parta tenanto de la Katolika Lernejo por Flegoprofesioj je Essen). En la Elizabeta-Malsanulejo la lernantoj povas plenumi la praktikan parton de sia flegista, infanflegista kaj flegohelpista edukado. Krom la Universitata Kliniko je Essen la Elizabeta-Malsanulejo estas la ununura malsanulejo en Essen, kiu proponas la eblecon de edukado pri infanflegado. En la geriatriocentro Haus Berge lernantoj pri maljunula flegado havas la eblecon, plenumi la praktikan utiligon de sia edukado.

Trivialaĵo

En la jaro 2006 ekestis dekdu-parta televid-dokumentaĵo titole Anfänger in Weiß (blankkitelaj komencantoj). La WDR akompanis ses junajn helpkuracistojn trans pluraj semajnoj dum ilia unua kaj dua plueduka jaro en la Elizabeta-Malsanulejo.

Referencoj

  1. Westdeutsche Allgemeine Zeitung WAZ de la 8-a decembro 2009, Essen
  2. Eltiraĵo el la monumentlisto de la urbo Essen

Eksteraj ligiloj

greke Hejmpaĝo de la malsanulejo

51.4447222222227.0330555555556