Erzsébet Szilágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elizabeta Szilágyi)
Erzsébet Szilágyi
hungara nobelino
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1410
en nekonata valoro
Morto post 1483
en Tata
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Dinastio familio Szilágyi vd
Patro Ladislaus Szilágyi vd
Gefratoj Michael Szilágyi • Osvát Szilágyi vd
Edz(in)o János Hunyadi vd
Infanoj Ladislao HunyadiMatiaso la 1-a vd
Profesio
Okupo suverenoterposedanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeta SZILÁGYI, hungare Szilágyi Erzsébet [sila:dji] (naskiĝis ĉirkaŭ 1410, mortis post la 10-a de julio 1483 en Buda) estis hungara nobelino el la reĝa departemento Szilágy, edzino de Johano Hunyadi kaj patrino de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Elizabeto Szilágyi post la morto de sia edzo (11-a de aŭgusto 1456) administris la bienegojn de Hunyadi. Post la ekzekuto de sia filo pli aĝa Ladislao Hunyadi kaj post la morto de la reĝo Ladislao la 5-a ŝi kreis ankaŭ la ekonomian fonduson por elektado kiel reĝo de sia dua filo. Ŝi ligis kontrakton kun Ladislao Garai en Segedo (12-a de junio 1458). Post la elekto de sia filo ŝi direktis plue la bienegon, sed ŝi loĝis en la fortikaĵo reĝina de Óbuda kaj portis la titolon de patrino de reĝo. En 1465 ŝi fondis franciskanan monaĥejon en Vajdahunyad. En 1483 en sia testamento ŝi faris Johanon Korvinon sian heredanton.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon