Elizabeta teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la dramisto William Shakespeare (Vilhelmo Ŝekspiro, 1564–1616)

Per la nomo Elizabeta Teatro aŭ laŭ iuj naciaj lingvoj ankaŭ "Angla Renesanca Teatro" priskribiĝas la teatro de la kultura epoko de renesanco en Anglio sub la reĝino Elizabeto la 1-a (regotempo 1559 ĝis 1603) – do la tempo ĝenerale nomata Elizabeta epoko – kaj ŝia posteulo Jakobo la 1-a (regotempo 1603 ĝis 1625).

tipa epoka teatrejo

Ĝenerala kultura florado de Anglio dum la 16-a jarcento gvidis al la ekesto de teatra kulturo, kiu en sia amplekso probable nur kompareblas kun la antikva epoko: unuafoje post pli ol mil jaroj denove ekzistis profesiaj grupoj de teatraj aktoroj. La teatro avancis – ĝis la malpermeso de ĉiuj teatraj prezentoj sub puritana rego dum la jaro 1642 – ĝis kerna parto de la socia vivo kaj iĝis renkontejo de pluraj sociaj tavoloj. Draste kreskis la produktado de dramaj verkoj, kaj ekestis multfacetaj novaj teatraj formoj. Aparte elstarigindas la kreado de la dramisto William Shakespeare dum tiu epoko.

Historiaj kaj sociaj kondiĉoj

Socia ŝanĝo dum la 16-a jarcento

portreto de reĝino Elizabeto la 1-a de Nicholas Hilliard, ĉ. 1585

La regotempo de Elizabeto la 1-a estis karakterizita per reciproka kontentigo de la interesoj de la burĝaro kaj nobelaro: feŭdismaj strukturoj iom post iom perdis signifon, la ŝtata administrado estis reformita kaj la parlamento iom post iom ricevis pli da politika povo. Pro la statuso de Anglio esti monda potenco kaj la ekonomia prosperigo ligita al tio, jam meze de la 16-a jarcento ekestis larĝa socia tavolo de burĝoj, kiuj jam pro sia materia prospereco postulis sian partoprenon en politikaj decidoj. Krome humanismaj streboj subteni la edukadon gvidis al relative unuece alta eduka nivelo. Pro tio multaj ŝtatanoj ekhavis la eblecojn plialtigi sian socian pozicion – esenca diferenco al la mezepoko. Multaj ŝtatanoj pro la humanisma edukado bone regis la latinan lingvon kaj konis la antikvajn dramojn de klasikaj verkistoj kiel SenekoPlaŭto, kiuj prezentiĝis aparte en lernejaj teatraj prezentoj.

La regotempo de Jakobo la 1-a ja skuiĝis pro multaj enlandaj politikaj krizoj sekve de religiaj konfliktoj, sed ĝi ankaŭ produktis la vizion de nacia unueco de la ŝtato Britio: la kultura fokusiĝo pri la historio de Anglio kaj la angla lingvo kreis gravajn antaŭkondiĉojn por la teatro de William Shakespeare.

La teatra praktiko dum la elizabeta epoko ekzakte respegulas la ŝanĝiĝantajn sociajn kondiĉojn: la publiko de la grandaj teatroj de Londono pro malaltaj enirprezoj konsistis same el metilaboristoj kaj komercistoj, kleruloj kaj nobeluloj. Sen la drasta kresko je la nombro de loĝantoj en la urbego Londono – la ĉefurbo de monda imperio – la ekzisto de multaj teatroj en la urbo estintus neebla. Proksime de la rivero Tamizo ekestis vera amuza kvartalo.

detalo el panoramo pri Londono el la jaro 1616, sur la bildo inter alie la Globe Theatre

Sekularigo

Post kiam la reĝo Henriko la 8-a (Anglio) dum la jaro 1534 kreigis la nacian eklezion de Anglio, la dua duono de la 16-a jarcento precipe signifis la forturniĝon de antaŭe praktikitaj kutimoj de la romie katolika eklezio. La angla lingvo pli kaj pli uziĝis en diservoj kaj bibliaj tradukoj, kaj anstataŭigis la latinan lingvon – tiu evoluo subtenis la plifortiĝon de nacilingva literaturo, kiu krome pro la kutimiĝo de la libropresado amase disvastiĝis. Tiel povis ekesti literatura komerco, en kiu ankaŭ partoprenis teatraj verkistoj kiel Christopher Marlowe aŭ William Shakespeare, kies dramoj dum la 17-a jarcento aperis libroforme.

Francis Bacon (1561–1626)

Per la raciismo de Francis Bacon krome ĝenerale akceptiĝis mondkonceptaro, kiu ne plu baziĝis sur ekleziaj dogmoj, sed sur empirio. Enormaj sciencaj progresoj en preskaŭ ĉiuj fakoj karakterizis la epokon, kaj paralele la eŭropanoj esploris la "novan mondon" Ameriko, kies nura malkovro el eŭropa vidpunkto estis granda kulturhistoria ŝanĝo. Malgraŭ ĉiu humanismo kaj raciismo de la kleruloj, granda parto de la loĝantaro de Anglio plu kredis je magio kaj sorĉistinoj, je kredoj kiujn kaj kristanaj kaj humanismaj oficialuloj nomis "superstiĉo". Ankaŭ reĝino Elizabeto regule farigis por si horoskopojn kaj estis konvinkita pri astrologio. En la ŝekspiraj dramoj koresponde troveblas paralela apero de scienco kaj superstiĉo, kaj sorĉistinoj (Macbeth) kaj feinoj (Sonĝo de Somermeza Nokto ) aperis sur la scenejo.

Antropocentra mondkonceptaro

Elirante de Italio, la renesanco meze de la 16-a jarcento ankaŭ atingis Anglion: La humanismo refokusigis la antikvajn tradiciojn kaj substrekis la liberon de la homa individuo, kiun la racio levas super la bestojn. La ekesto de moderna termino de filozofia "subjekto" favorigis dramojn, kiuj malproksimiĝis de la tipaj kliŝeoj de roloj kaj anstataŭe fokusigis la individuan sorton de homa konduto kaj ties sekvoj. La alegorian bildigon de tipaj roloj anstataŭigis prototipoj de la moderna individua psikologio. La libero de la individuoj, kiel montras la sortoj de la roluloj de Ŝekspiro, kompreneble povas havi ankaŭ negativan flankon: Ke la disfalo de sociaj hierarkioj kaj la forfalo de unuecaj metafizikaj klarigoj povas esti minaco, imprese montras la rolulo de Hamleto – la pezo de respondeco pri la propraj agoj ĉe li gvidas al kvazaŭparalizo, al rezigna malfaro.

La melankoliulo estas paradigma figuro de la epoko, kiu aperas en multaj verkoj. Kontrasto al tiu rolulo estas la senkonsidera karierulo, kiu prezentas sin en favora lumo – la verko Il Principe de Nikolo Makiavelo (kvankam oficiale malpermesita) ankaŭ legiĝis en Anglio. La dramo Doctor Faustus (ĉ. 1589) de Christopher Marlowe montras la sekvojn de ekstrema potencomanio, samkiel lia dramo Tamburlaine the Great (1587), kiu vidigas la karieron kaj mordon de mongola reganto.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Muriel C. Bradbrook: Shakespeare. The poet en his world. Methuen, Londono 1989, ISBN 0-416-73690-4.
  • Albert R. Braunmuller, Michael Hathaway (eld.): The Cambridge Companion to English renesanco Drama. 2-a eldono, Kembriĝo 2003, ISBN 0-521-52799-6.
  • Edmund K. Chambers: The Elizabethan Stage. Clarendon Press, Oksfordo 1974, ISBN 0-19-811511-3 (4 volumoj, represo de la eldono de 1923)
  • Andrew Gurr: The Shakespearean Stage. 1574–1642. CUP, Kembriĝo 2005, ISBN 0-521-42240-X.
  • Dennis Kay: William Shakespeare. His Life, Work and Era. Eldonejo Twayne, Novjorko 1995, ISBN 0-8057-7063-1.
  • Thomas Kullmann: William Shakespeare. Eine Einführung. Eldonejo Erich Schmidt, Berlino 2005, ISBN 3-503-07934-3.
  • Alois M. Nagler: Shakespeare’s Stage. Yale University Press, New Haven (Konektikuto) 1991, ISBN 0-300-02689-7.
  • Ulrich Suerbaum: Das elisabethanische Zeitalter. Eldonejo Reclam, Stutgarto 2007, ISBN 978-3-15-008622-3.

Eksteraj ligiloj

greke Brita Enciklopedio: "Shakespeare and the Globe" (evidente angle) greke "Lecture on Elizabethan Theatre" (same angle)

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA