Elizabeta preĝejo (Marburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo ekde sudokcidento

La Elizabeta preĝejo en Marburgo esti konstruata ekde la 14-a de aŭgusto 1235 ĉe la bazo de la marburga Kastelmonto. La Ordeno de Germanaj Kavaliroj konstruis ĝin je decida subteno deflanke de la landgrafoj de Turingio honore al la Sankta Elizabeto de Hungario. La halopreĝejo estis konstruita sur la tombo de Elizabeto, kio faris la preĝejon grava pilgrimejo de la malfrua mezepoko. La nepo de Sankta Elizabeta, landgrafo Henriko la 1-a, konstruis jam en 1286 laŭ ĝia modelo la preĝejon Liebfrauenkirche Frankenberg.

Ĉefverko de la germana frua gotiko[redakti | redakti fonton]

La Elizabeta preĝejo estas la unua nura gotika preĝejo en la germana kulturtereno. Precipe tri aliaj konstruaĵoj estas ĉirilate oftaj nomataj:

  • La preĝejo Liebfrauenkirche en Treviro (konstruokomenciĝo en 1230) datiĝas eĉ antaŭ la Elizabeta preĝejo. Pro sia nekutima kaj tute „nurgotika“ rondeca plano Liebfrauenkirche tamen ne reprezentas pur-puran komenciĝon de germana konstruogotiko. Tamen ĝi servis al la konstruantoj de la Elizabeta preĝejo kelkaspekte kiel modelo.
  • La katedralo de Magdeburgo (konstruokomenciĝo en 1209) entenas tro multajn romanikajn konstruajn elementojn, por validi kiel nure gotika.
  • La katedralo de Kolonjo estis komencata nur en 1248. Ĝi orientiĝas tamen preskaŭ ne ĉe la Elizabetapreĝejo, sed citas male la gotikon de Francio.
  • La turo de la Preĝejo Sankta Elizabeto (Eisenach) estas pli malgranda kopio de la marburga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.8148916666678.76975189