Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de Ĉeĥio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Unetica kulturo
Boii
Markomanoj
Mezepoko
Grandmoravia imperio
Přemyslidoj
Landoj de Krono ĉeĥa
Mezepoko
Husanaj bataloj
Jogajlidoj
Habsburgoj
Habsburga epoko
Habsburga monarkio
Tridekjara milito
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario
Unua mondmilito
Ĉeĥoslovakio
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio
Dua mondmilito
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
Soveta invado
Velura revolucio
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
Ĉeĥa Respubliko
Disfalo de Ĉeĥoslovakio
Eŭropa Unio
Portalo pri Ĉeĥio
vdr

Ellandigo, forŝovo aŭ forpelo de germanoj el Ĉeĥoslovakio (germane: Abschiebung der Deutschen aus der TschechoslowakeiVertreibung der Deutschen aus der Tschechoslowakei) en la jaroj 19451946 estis amasa deportado de germana loĝantaro el Ĉeĥoslovakio post finigo de la Dua Mondmilito. Ĝi havis karakteron de etna purigado, diversloke akompanata per perfortaj ekscesoj inkluzive de kelke da masakroj de germanaj civiluloj. Temis pri reago al politiko de malvenkita nazia Germanio, kies okupacia administrado faris teroron rilate al la ĉeĥoslovaka loĝantaro.

Ideon malaltigi la nombron de germanoj en Ĉeĥoslovakio per rezigno de kelkaj limregionaj terlangoj, pri kiuj oni pripensis eĉ en la tempo de estiĝo de Ĉeĥoslovakio, Beneš uzis jam en septembro de 1938 dum munkena krizo.[1] Post la 2-a mondmilito fruntaj ĉeĥoslovakaj politikistoj eluzis la postmilitan atmosferon plenigita de naŭzo kaj malamo rilate al germanoj kaj sekve al ĉio germana. Kelke da dekretoj de prezidento Edvard Beneš kreis bazon por ilia postmilita ellandigo. Li mem estis ankaŭ pri neceseco de ellandigo de la germana loĝantaro konvinkita. Per Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara la germanoj estis senigitaj de ĉeĥoslovaka civitaneco kaj ili fariĝis tiel sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio fremduloj, sekve ili estis forpelitaj kaj ilia posedaĵo falis al konfisko.[n. 1][2].

Per takso estis transloĝigitaj 1,6 milionoj de la germanaj loĝantoj en usonan okupacian zonon de Germanio kaj 800 000 homoj en sovetan zonon.[3] Certa nombro de germanoj ĉefe el suda Moravio kaj suda Bohemio aliris en tiam fare de venkintaj potencoj en same okupitan Aŭstrion.

La ellandigo de germanoj havis sian devenon nenur en la postmilita kontraŭgermana harmonio de la ĉeĥa nacio, sed ankaŭ en la politika programmo de politikistoj, kiuj en la tuta agado partoprenis komune kun la armeo kaj revoluciaj gvardioj.[4] Ankoraŭ antaŭ Pocdama Konferenco okazis dum la "sovaĝa" forŝovo sur principo de kolektiva kulpo al perfortaĵoj, sangaj ekscesoj kaj murdoj de civilaj germanoj, sed ankaŭ al rabado kaj ŝteligado.[4] Temis pri pripensita politiko de la ĉeĥoslovaka reprezentantaro, laŭ kiu devis esti ankoraŭ antaŭ intertraktado de tri postmilitaj grandpotencoj ellandigita kiel eble plej granda kvanto de germanoj, rilate al tio, ke la subteno de anticipe konsentita ellandigo elflanke de la grandpotencoj malfortiĝis.[5][6][4]

Historio de ellandiga politiko[redakti | redakti fonton]

Ellandigo de poloj post germana invado en Pollandon en la jaro 1939. Al ilia loko venis germanaj koloniistoj, kio estis konsisto de plano de la germanigo de okcidenta Pollando.

La ideo de amasa transporto de la loĝantaro estiĝis jam post la unua mondmilito. Solvo de la komplika nacieca konsisto kaj el ĝi fontantaj malfacilaj konfliktoj kaj nesupervenkeblaj antagonismoj, precipe en meza kaj orienta Eŭropo, devis alporti "plifaciligon de la nacieca konsisto".[7] Unu el la unuaj, kun propagis tiun ĉi disponoj, estis ekzemple franca sociologo Bernard Lavergne. La ellandigo estis uzita dum solvado de rilatoj inter Grekio kaj Turkio en Balkano kaj en Malgranda Azio en la jaroj 1922–1923 post greka-turka milito. Sed en la intermilita Eŭropo temis pri escepta solvo. La komlikan naciecan konsiston solvis ankaŭ disponoj de traktato de Versajlo.[8]

La politikistoj reprezentantaj la germanan minoritaton klopodis krei "germana Aŭstrion" kaj "Mezan Eŭropon". Ili klopodis pri la germana hegemonia ŝtato. Pro tio ankaŭ la germana centralisma politiko venis en konflikton kun tradicia ĉeĥa federalismo. Kio montriĝis en lastaj tagoj de la monarkio per klopodo de sudetgermanoj fariĝi konsisto de unueca germana ŝtato. La ĉeĥa flanko klopodis pri memstara ĉeĥa ŝtato. Tiu ĉi"konflikto inter la ĉeĥaj kaj la germanaj politikistoj ne solvis intertraktado, sed decido de la eŭropaj potencoj."[9][10] La laŭtempan atmosferon de plimulto de ĉeĥoj kaj germanoj en komencoj de la frespubliko karakterizas vortoj de alie moderigita ministria prezidanto Vlastimil Tusar: "Espero por interkonsento inter ĉeĥoj kaj germanoj pri konsitucio preskaŭ ne estis. Estis nenia ponto inter la preparata konstituciaj proponoj kaj tiuj aŭtonomismaj planoj, pro kiuj tiutempe bolis ĉiu germana politikisto kaj ĉiu germana ĵurnalo. Inter la ĉeĥa kaj la germana klopodo estis malharmonio nesupervenkebla, la ĉeĥoj volis unuecigi la ŝtaton, la germanoj kiel eble plej multe apartigi de la ĉeĥoj."[11] Per Munkena interkonsento, devigira rezigno pri Sudetio al Germana imperio, sed ankaŭ per la Unua Viena Arbitracio pri ampleksaj teritorioj en Slovakio, Subkarpata Rusio kaj al Hungario, okazis en la jaro 1938 al plirapidiĝo de la tuta ĉeĥa-germana problemo. Dum protektorato kaj la militaj eventoj la streĉo inter la ĉeĥoj kaj la germanoj pliprofundiĝis.[12]

Malbonaj spertoj kun ŝirmo de la minoritatoj enkadre de Versaila sistemo kaj kun agnosko de la naciecaj aŭ lingvaj minoritatoj estis ĉefa signifikatoro por la ellandigo de la minoritatjoj dum la milito, sed ankaŭ la solvo de "germana demando"[7] La minoritatoj devis simple malaperi. La obsedo pro pureco de la nacio (Sauberkeitswahn) en meza Eŭropo certe aperis ankaŭ pli frue, sed Hitler dum la milito tre reviviĝis ĝin kaj plenigis ĝin pri rasa supereco de la nacio. Por forigi slavajn naciojn el Bohemio (enkadre de Fina solvo de ĉeĥa demando), Pollando kaj eŭropa parto de Sovetunio, parte per formo de ellandiigo malantaŭ Uralo, kaj al ilia anstataŭigo de germanoj estis kreita Generalplan Ost.[13] La sekureco estis ĉefa motivigo de la post milita ĉeĥoslovaka nacieca politiko kaj tiu estis komprenata tra kolektiva aparteneco al la nacio. Nur poste venis demandoj ankaŭ politikaj opinioj aŭ aliaj elementoj de supervido al la loĝantaro. La londona ekzila registaro kaj tri unuaj postmilitaj kabinetoj donis al realigo de la forŝovo de germanoj grandan sekurecan signifon.[14][15] La grandpotencoj konsentis kun la ellandigo kun kondiĉo, ke ĝi estos farita per humana maniero. La ellandigo de parto de la germana loĝantaro estis en la postmilita situacio konsiderata kiel laŭleĝa kaj preventa solvo de la demando minoritato, kiu povis esti eĉ plu fonto de streĉo en la internaciaj rilatoj.[16] Ellandigitaj estis ankaŭ multaj germanoj el Slovakio, (Karpataj germanoj germane: Karpatendeutsche).

Ekzila registaro – de aŭtuno de 1938 ĝis aprilo de 1945[redakti | redakti fonton]

Ministro Jaromír Nečas prezentis en Parizo en duono de septembro de 1938 "kvinan planon" de prezidento Edvard Beneš, en kiu li unuafoje proponis partan transŝovon de germanoj.[4] En la jaroj 19401941 Beneš pripensis eĉ super propra germana aŭtonomio en plejparte germane enloĝataj teritorioj. La hejma rezistmovado estis principe kontraŭ.[4] En la internacia kunteksto postulis pri forŝovo de ĉiuj germanoj el la rezignita teritorio kiel la unua dum aŭtuno de 1939 pola ekzila registaro en Londono.[17] Ĝi kritikis traktadojn de Edvard Beneš, kiujn li gvidis en la ekzilo ekde la 3-a de septembro 1939 kun reprezentantoj de sudetgdermanaj socialdemokratoj, precipe kun prezidanto Wenzel Jaksch.[4]

Stalin, Roosevelt kaj Churchill konsentis kun la postmilita ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio

La brita registaro konsentis kun transfero de la germanaj minoritatoj el meza kaj sudorienta Eŭropo surbaze de memorandumo el la 2.a de julio 1942, pri kio E. Beneš estis informita farede brita ministro de eksterlando A. Eden la 7-an de julio 1942. Sed sekve ankaŭ en oktobro de 1942 ĝi rekomendis al Beneš, por ke dum estonta realigo de la ellandigo de germanoj ne metu tro grandan emfazon al kriterioj kaj prijuĝado de kulpo aŭ neklupo de unuopaj germanoj.[18] Sub premo de senĉesa kritiko de rezistmovadanoj el la patrujo Beneš devis interrompi kontaktojn kun reprezentantoj de la sudetgermana socialdemokratio gvidata de Jaksch.[4] Proksimume tiel de la dua duono de la jaro 1942 la demando de transfero de germanoj fariĝis por la ĉeĥoslovakaj politikistoj en Londono prioritato. Okazis divesaj intertraktadoj kaj fine de la jaro 1943 Beneš akiris konsenton de Granda Britio, Usono kaj Sovetunio al la amasa transfero de la germanaj minoritatoj en la malvenkitan Germanion.[4]

En Moskvo Beneš prezentis en novembro de 1943 sian ideon "komwnci tuj post liberigo de la respubliko kun deviga ellandigo de limigitaj grupoj tiel aŭ alie kulpiĝintaj germanoj".[4] Beneš ĉi tie elparolis deziron seniĝi pro transloĝigo de minimume du milionoj de germanoj, sed li aldiris, ke "ju pli da ili estos for, des pli bone".[4] En Moskvo li ankaŭ interkonsentis pri plua postmilita kunlaborado kun la ekzila gvidado de KPĈ.[4] La 13-an de majo 1943 donis konsenton al la suma forŝovo Roosevelt dum vizito de Beneš en Usono[19] Dum la vizito Beneš ricevis ankaŭ konsenton de la soveta registaro, nome pere de soveta grandambasadoro Bogomolov.

Fine de aŭtuno de 1944 la ĉeĥoslovaka registaro transdonis al Eŭropa konsila komisiono (European Advisory Commission) kaj sekve al reprezentantoj de tri grandpotencoj (kaj ankaŭ al Francio) siajn postenojn. Sur la teritorio de la respubliko laŭ la registaro devis resti post ĉefa ondo de malfluso proksimume okcent mil germanoj, kiuj devus esti civitane intergritaj kaj laŭetne asimilitaj.[20] Pri "revolucia forpelo" estis en la materialoj eĉ ne unu vorto. Male, signe aperis spekulado, ke "proksimume duonmiliono de germanoj el la ĉeĥoslovaka ŝtata teritorio pro sekvoj de la estiĝinta situacio estos fuĝintaj kaj ke poste sekvos (dum tempo de du jaroj) organizita forŝovo de plua proksimume unu miliono sescent mil personoj."[21] La brita kaj la usona flankoj ekprenis en siaj respondoj al la memorandumo de la registaro "atendeman" pozicion. Beneš menciis ankaŭ pri la proksimiĝanta restado en Moskvo kaj ombrigis eblecon fari la agadon kun la sovetoj.[22][4]

Ekzila preparo de "hejma revolucio"[redakti | redakti fonton]

La ideo de la revolucia forpeligado de germanoj aperis ĉe la ekzila registaro ekde la komenco mem.[23][4]

"… sed dependos en vi hejme, por ke la germanoj estu alpremitaj kaj forpremitaj kiel eble plej multe kaj plej malproksimen. Kun tio oni kalkulas ĉi tie, ke tio la ĉefa estos fine hejme kaj ke tio estos sanga, kaj ne promeno tra Venceslaa placo kiel en la jaro dek ok. Temas do pri tio, por ke tio okazu hejme kiel eble plej multe…"

— El depeŝo de Prokop Drtina al Vladimír Krajina el la 9-a de decembro 1940, [24]

En januaro de 1942 Beneš proponis al la ekzila kabineto certigi la antaŭmunkenajn limojn "kaj lasi simple pason al la eventoj revoluciaj, kiuj post la falo de Germanio kun certeco venos".[25] Kun tia progreso de "hejma revolucio" estis konatigita ankaŭ aparta "Studa grupo" de la londona ministerio de la nacia defendo. En julio de 1943 tiu ĉi grupo ellaboris kvar proponojn de la forŝovo:[26][27][4]

  1. Transfero de proksimume du milionoj de germanoj sen rekompenco por la posedaĵo, sed kun konsento de la grandpotencoj.
  2. Rezigno pri pli malgrandj partoj de la limregionoj en kombino kun elloĝigo de maksimume naŭdek – sed minimume proksimume sepdek kvin procentoj de germanoj.
  3. Interŝanĝo de germanoj kontraŭ ĉeĥoj vivantaj en eksterlando kaj soraboj, kun supozo de sekva asimiliĝo de proksimume miliono de germanoj, kiuj restus en la respubliko.
  4. La kvara varianto kalkulis kun ebleco, ke la ĉeĥoslovaka armeo sukcesos en fazo de la tiel nomata gvidata revolucio konkeri kiel eble plej rapide la antaŭmunkenajn limojn kaj ke dum proksimume unu semajno elloĝigos el la teritorio de la historiaj landoj nemalmjulte ol du milionoj 846 mil germanoj (kaj al tio ankoraŭ 649 mil hungaroj el Slovakio kaj Subkarpa Rusio kaj 78 mil poloj el Silezio), post tio en plua semajno trafos la sama sorto pluajn 381 mil germanojn (nun krom alia ankaŭ el Slovakio kaj Subkarpata Rusio), elloĝigitaj el la enlando per la fervojaj transportoj. En la propono oni supozis, ke ĉiu ellandigito povus preni valizojn en kvanto kaj pezo, kiun li povos mem porti, dum kio la transfero okazus el limregionaj distriktoj ĝis distanco proksimume kvindek kilometroj per aerlinio de la limoj piede, kio devis prezenti sesdek ĝis sepdek kvin kilometroj de marŝo. El la ceteraj distriktoj la germanoj devis transportiĝi per alveturigitaj veturiloj (trajnoj). Tiu ĉi koncepto en kelkaj rilatoj alproksimiĝis al enhavo kaj celoj de la plano, sur kiu laboris en la komencoj de la rezistmovado la plej signifa organizaĵo Defendo de nacio (DN)…"

—T. Staněk - A. von Arburg, Organizované divoké odsuny? (majo ĝis septembro de 1945) [4] [28]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La artikolo aperas plejpate el Časopis Soudobé dějiny, kiu estis registrita de Ministerio de kulturo de ĈR el la 16. 4. 1993 sub numero MK 6475 eldonata de Institucio por nuntempa historio de Akademio de sciencoj de Ĉeĥa respubliko, SOUDOBÉ DĚJINY XIII / 3-4. Aŭtoroj de studo Adrian von Arburg kaj Tomáš Staněk, Organizitaj sovaĝaj forŝovoj? Adrian von Arburg Tasko de centraj organoj dum farado de "evakuado" de la germana loĝantaro (majo ĝis septembro de 1945), (3-a parto: Klopodo de la registaro kaj civilaj oficoj pri direktado de la "sovaĝa forŝovo") sur p.. 321. Por emfazigi verkontrolecon estas indikataj ankaŭ fontoj, el kiuj dum la kreado de la studo ili ĉerpis, eventuale iliaj notoj. Plenigantan literaturon kreas: kroniko de Mečislav Borák Estonteco de la perdita heredaĵo - Dokumentado, identifiko kaj restitucoj de la kulturaj bienoj de la viktimoj de la Dua Mondmilito sur p. 507, recenzo de David Kovařík La malĝoja historio de la limregiono en la problema prilaborado sur p. 499, diskuto de Jiří Pešek kkaj Oldřich Tůma – Juraj normoj el la jaroj 1938–1948 rilataj al la germanoj en Ĉeĥoslovakio kaj cetera Eŭropo sur p. 431. En ĵurnalo Soudobé dějiny, roč. 10, č. 3 (2003), p. 253–292 estis ĉerpita el fonto de Deviga transloĝigo en kompleksa koncepto de la postmilita setliga politiko en la ĉeĥaj landoj de A. von Arburg, precipe p. 264–270.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.fronta.cz/dotaz/vyvoj-planu-odsunu-nemcu
  2. Ústav pro soudobé dějiny Akademie věd České republiky|Časopis Soudobé dějiny, ročník XIII. (2006), číslo III.- IV./2006 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160304202034)
  3. Memories of World War II in the Czech Lands: the expulsion of Sudeten Germans - Radio Prague. Radio.cz. Alirita 2011-03-25.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 ARBURG, Adrian von; STANĚK, Tomáš. Organizitaj sovaĝaj forŝovoj? Tasko de la centraj ŝtataj organoj dum farado de "evauado" de la germana loĝantaro (majo ĝis septembro de 1945). Soudobé dějiny. 2006, roč. 13, čís. 3-4, s. 321-376. ISSN 1210-7050.
  5. Sborník ze studentské konference Vyhnání, vysídlení, odsun?, 2013
  6. Moderna historio, kleriga portalo por instruistoj, studentoj kaj lernantoj [1]Československo v letech 1945–1948
  7. 7,0 7,1 ŠTILLEROVÁ Mgr, Jana: Temo de la perdita hejmo en elektitaj partoj de la ĉeĥaj kaj germanaj aŭtoroj, fina laboro, 2002
  8. KŘEN, Jan: Forŝovo de germanoj en lumo de novaj fontoj. In: Ĉeĥoj, germanoj, forŝovo. Diskuto de sendependaj historiistoj. Praha. Academia. 1990. (ISBN 80-200-0276-6), p. 14–15
  9. SLÁDEK, Milan.: Germanoj en Bohemio, libro pri la germana minoritato en Ĉeĥaj landoj kaj Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1848–1946, 2002, (ISBN 80-7205-901-7), EAN: 9788072059010, p. 13.
  10. HAHNOVÁ, Eva.: Sudetgerman problemo. Malfacila adiaŭo kun la pasinteco, Prago Media 1996, p. 167.
  11. HOUŽVIČKA, Václav: Revenoj de la sudeta demando, Praha - Nakladatelství Karolinum. Pp 543, p. 123.
  12. HOUŽVIČKA, Václav: Revenoj de la sudeta demando, Praha - Nakladatelství Karolinum. Pp 543, p. 315.
  13. "Germanigi kaj ellandigi Arkivigite je 2019-06-20 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20190620134830)". Detlef Brandes. 18-an de junio 2015.
  14. ARBURG von Adrian: Zwischen Vertreibung und Integration Tschechische Deutschenpolitik 1947 – 1953, Phil. diss. Fakultato de sociaj sciencoj de Universitato Karolo en Prago 2004, 2 sv., 750 s.
  15. STANĚK, Tomáš: Forŝovo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, 1945–1947, Academia 1991, s. 536
  16. ŠTEFANICA, Jan: Forŝovoj kaj interŝanĝoj de grupoj de loĝantaro de eŭropaj ŝtatoj en la unua duomno de la 20-a jarcento. In: HISTORIA ET THEORIA IURIS, roč. 2, 2010, č. 4, p. 78-93.
  17. HÜBEL, Milan: Ĉeĥoj, slovakoj kaj iliaj najbaroj, p.79, Naše vojsko, Praha 1990, 1-a eldono, (ISBN 80-206-0279-8) (resumo de studo de Detlef Brandes: Das Problem der deutschen Minderheiten in der Politik der Allierten in den Jahren 1940–1945. Das tschechische Beispiel. Součást sborníku Jan Křen, Václav Kural, Detlef Brandes: Integration oder Ausgrenzung. Deutsche und Tschechen 1890–1945, Bremen 1985)
  18. Citaĵo: "… da die Zahl der Vertriebenen dadurch zu gering ausfallen könnte.“ Detlef Brandes:Das Problem der deutschen Minderheiten in der Politik der Allierten in den Jahren 1940–1945. Das tschechische Beispiel, p. 150. Konsisto de kolektaro Jan Křen, Václav Kural, Detlef Brandes: „Integration oder Ausgrenzung. Deutsche und Tschechen 1890–1945, Bremen 1985
  19. NÁLEVKA, Vladimír: La monda politiko en la 20-a jarcento, Eldonejo Aleš Skřivan, Praha 2000
  20. Al diversaj asimilaj konceptoj al la rilato al germanoj, kiuj restis post faro de la "transfero" en la ĉeĥaj landoj, kaj al provoj pri ilia realigo vidu ekzemple ARBURG, Adrian von: Zwischen Vertreibung und Integration: Tschechische Deutschenpolitik 1947–1953 (diserto en Fakultato de sociaj sciencoj de Universitato de Karolo en Prago, prepariĝas kiel memstara publikaĵo (113-a volumeno) de redakta vico „Veröffentlichungen des Collegium Carolinum" en Munkeno).
  21. BRANDES, D.: Der Weg zur Vertreibung, p. 330 n.
  22. BRANDES, D.: Der Weg zur Vertreibung, p. 335-339; VONDROVÁ, J. (ed.): Ĉeĥoj kaj sudetgermana demando, dok. 148, p. 303-309.
  23. HAUNER, Milan: Manuskripto de Beneš Germanio kaj Ĉeĥoslovakio,In: Soudobé dějiny, p. 461
  24. VONDROVÁ, J. (ed.): Ĉeĥoj kaj la sudetgermana demando, dok. n-ro 42, p. 80, depeŝo de Prokop Drtina al Vladimír Krajina el la 9-a de decembro 1940.
  25. VONDROVÁ, J. (ed.): Ĉeĥoj kaj la sudetgermana demando, dok. č. 80, p. 142-146, citaĵo el p. 144.
  26. VÚA-VHA, f. Stabo por konstrui armitan forton (SKAF), kartono (k.) 3, n-ro 93/sek. 3. taĉ. 1943, folio 42-81, sekreta ellaboraĵo de Translokiĝado de la minoritatoj – studo de bazaj eblecoj, adresita al prezidento Beneš, Londono 30. 7. 1943 (inkluzive de kvin aldonaĵoj). Vidu ankaŭ MAJEWSKI, Piotr M.: Edvard Beneš i kwestia niemiecka w Czechach. Warszawa, Wydawnictwo DiG 2001, s. 275-277; BRANDES, D.: Der Weg zur Vertreibung, p. 221-223.
  27. LICHNOVSKÝ, Milan: Otázky upevňování lidově demokratické moci v západním pohraničí v letech 1945–1946 a úloha čs. armády. In: Historie a vojenství, roč. 9, č. 2 (1960), s. 011-047, ĉi tie S. 626
  28. Unu el la gvidantaj reprezentantoj de la hejma rezistmovado en Moravio Josef Grňa informis post la milito en presaro pri tio, ke la rezistenco tre baldaŭ decidiĝis la demandon de la germana loĝantaro "revolucie eksolvi". Defendo de nacio "havis ne nur ĉefan planon, laŭ kiu la germanoj devis dum 24 horoj tra la plej mallonga vojo forlasi la limojn de respubliko, sed ĝi havis ellaboritaj kaj preparitaj eĉ ĉiujn bezonatajn detalojn. Estis destinitaj transiroj de la limoj por la unuopaj distriktoj kaj estis preparita eĉ necesa personaro por fari kontrolon de la valizoj de la forirantaj germanoj. (…) Sed estis ankaŭ preparitaj planoj por sekurigi kaj transpreni la posedaĵon,inkluzive de bezonataj laŭleĝaj preparoj tiel, por ke la postulo de la forŝovo de germanoj povu esti efektivigita tuj en ĉiujn sekvojn." GRŇA, Josef: Ni ne komprenas unu la alian. In: Dnešek, roč. 1, č. 24, (5. 9. 1946), p. 369; aŭtoro de la artikolo polemis kun ĵurnalisto Michal Mareš.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

sekvoj de la ellandigo
apologie vysídlení
kritiko de la ellandigo