Elle Macpherson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elle Macpherson (Vieno 2009)

Elle Macpherson, fakte Eleanor Nancy Gow (29-an de marto 1963, Killara, Aŭstralio) estas aŭstrala aktorino kaj fotomodelo. Ŝi estas konata ankaŭ sub la kromnomo The Body (La Korpo).

Vivo

Gepatroj de Elle divorcis post 14-jara geedzeco kaj ŝia patrino geedziĝis baldaŭ kun Neil Macpherson. Elle ŝanĝis sian pli fruan familian nomon Gow al tiu de la duonpatro, al Macpherson. Ŝi fruaĝe jam baletis, en aĝo de 18, ŝi ekstudis juron en universitato de Sidnejo. Ŝi interrompis la studadon, kiam ŝin malkovris modela agentejo dum sia ferio en Aspen (Colorado).

Macpherson sukcesegi en 1982, kiam la virina gazeto Elle aperigis foton pri ŝi. Ŝi aperis sur la titolpaĝo plurfoje en la sekvaj ses jaroj. Ŝi geedziĝis en 1985 kun la franca fotografisto Gilles Bensimon, ili divorcis en 1989. Ŝi atingis en 1986 grandan konatecon pro fotoj aperintaj en usona fakmagazino Sports Illustrated. Samjare aperis en TIME-magazino mallonga biografio kun la titolo The Big Elle. En tiu artikolo de TIME oni nomumis lin „The Body“ (La Korpo).

Ŝi aperis sur la titolpaĝo de Sports Illustrated Swimsuit Edition en 1994 kun topmodeloj kiel Kathy Ireland kaj Rachel Hunter. Samjare ŝi senvestiĝis por la maja eldono de Playboy. La magazino People elektis lin en 1995 inter la 50 plej belajn homojn (50 Most Beautiful People). Ŝi fondis en 1996 kun kvar pliaj topmodeloj (Cindy Crawford, Naomi Campbell, Christy Turlington kaj Claudia Schiffer) Fashion Café en Novjorko.

Ŝi filma debuto okazis en 1994 en filmo Sirens kun Hugh Grant kaj Tara Fitzgerald. Por la rolo, ŝi devis dikiĝi 10 kilogramojn. Ŝi ludis en 1996 en la amfilmo Jane Eyre de la itala reĝisoro Franco Zeffirelli, kiun sekvis roletoj en filmoj If Lucy Fell (1996), The Mirror Has Two Faces (1996) kaj la agfilmo Batman & Robin (1997) kun holivudaj steluloj kiel Arnold Schwarzenegger, George Clooney kaj Uma Thurman. Ŝi ludis en 1997 en la filmdramo The Edge sian unuan gravan rolon.

Ŝi aperis en 1999 en kvin sekvoj de usona televidserio Friends. En la serio ŝi ludis Amikinon de Joey Janine Lecroix.

Ŝia unua filo naskiĝis en 1998 (Arpad Flynn Busson), kies patro estis la svisa bankisto Arkie Busson. Dua filo de Macpherson (Aurelius Cy Andre) naskiĝis en 2003.

En sia patrujo Aŭstralio, Macpherson estas eminentulino. Ŝi estis la unua aŭstralia aktora stelulo, kiu aperis sur poŝtmarko en 1999.

Filmaro

  • 1994: Sirens
  • 1996: Jane Eyre
  • 1996: If Lucy Fell
  • 1996: The Mirror Has Two Faces
  • 1997: Batman & Robin
  • 1997: The Edge
  • 1999: Televidserio Friends