Ellie Goulding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellie Goulding
Bazaj informoj
Naskonomo Elena Jane Goulding
Naskiĝo 30-an de decembro 1986 (1986-12-30) (37-jaraĝa)
en Hereford, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Edz(in)o Caspar Jopling
Deveno Hereford, Herefordshire,  Anglio
Ĝenroj "Indie", elektronika, sintezila, folka pop-muziko
Profesio kantistino, kantaŭtoro, gitaristino, pianistino, drumistino
Instrumentoj voĉo, gitaro, piano, drumo, klarneto, mandolino, tamburino
Aktivaj jaroj 2007 – nun
Eldoninto Neon Gold, Polydor, Cherrytree, Interscope
Retejo http://elliegoulding.com
vdr

Ellie Goulding (naskonome: Elena Jane Goulding) (naskiĝis la  30-an de decembro 1986(nun 1986-12-30)[1] en Hereford) estas brita kantistino-kantaŭtoro. Ŝia debuta studia albumo estis Lights en 2010.

En 2010, ŝi fariĝis la dua artisto kiu ambaŭ supreniris la jaran opinisondon (Sound of...) de BBC kaj gajnis la "Critics' Choice Award" en la "Brit Awards" la saman jaron. La unua estis Adele en 2008.

Ellie Goulding aperigis sian unuan studian albumon, Lights, en 2010. La albumo startis kiel numero unu en "UK Albums Chart". Vendiĝis pli ol 850 000 ekzempleroj en Unuiĝinta Reĝlando.[2]

Ŝi kantis sian version de Your Song de Elton John dum la geedziĝa ceremonio de Princo Vilhelmo kaj Kate Middleton en Palaco Buckingham.[3] La 6-an de aŭgusto 2011, Ellie Goulding kantis en muzik-festivalo Lollapalooza en ĉikago.[4] Ellie Goulding kantis en la jara koncerto de Nobel-premio pri paco la 11-an de decembro 2011 en Oslo, Norvegio. Ŝi ankaŭ partoprenis en grup-diskuto kun Amy Lee de Evanescence kaj Janelle Monáe.[5] La 1-an de decembro 2011, Ellie Goulding kantis en la Blanka Domo dum la lumiga ceremonio de la "Nacia Kristnaska Arbo", kune kun samuloj de Big Time Rush kaj will.i.am.[6]

Diskaro

albumoj

  • 2010: Lights
  • 2012: Halcyon
  • 2012: Halcyon
  • 2013: Halcyon Days

Unuopaĵoj

  • 2009: Under the Sheets
  • 2010: Starry Eyed
  • 2010: Guns and Horses
  • 2010: The Writer
  • 2010: Your Song
  • 2011: Lights
  • 2012: Figure 8
  • 2012: Anything Could Happen
  • 2013: Explosions
  • 2013: Stay Awake
  • 2013: I Need Your Love
  • 2013: Burn

Referencoj


Eksteraj ligiloj