Ellington at Newport
Ellington at Newport estas ĵaza muzikalbumo de Duke Ellington, kiu surbendiĝis en la nokto de la 7-a al la 8-a de julio 1956 je la Newport Jazz Festival en Newport (Rod-Insulo) kaj je postsekva studioregistrado la 9-an de julio kaj kiun publikigis Columbia Records. En 1999 aperis pliampleksigita kaj priverkita eldono de la sonregistraĵo surbaze de remalkovritaj sonbedoj de la registraĵo de Voĉo de Usono.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Muziko |
Enhavo |
Antaŭhistorio de la prezentado je Newport [redakti]
Post kiam la Orkestro Duke Ellington komence de la 1950-aj jaroj per la supreniĝo de bibopo kaj malpasia ĵazo estis perdinta konsiderindan popularecon, ĝi festis sur la njuporta ĵazfestivalo julion de 1956 triumfan, furioze festatan revenon;[1] nur malmultajn semajnojn post ĝia prezentado eldono de revuo Time[2] ĝian bildon sur la titolpaĝo. La artikolo de Time, aparta omaĝo al Ellington, jam longe antaŭe planita[3], ricevis tamen per la sukceso de Ellington en Newport kroman aktualecon, metis tamen Ellington antaŭ la koncerto sub premon. Duke Ellington povis – dum kiam aliaj bandegoj en la 1950-aj jaroj devis ĉesi – restigi vivanta sian orkestron. Tio eblis al li ĉefe pro la enspezoj el la aŭtorrajtoj de siaj multaj komponaĵoj.
La titoloj [redakti]
Titolo de la originala albumo: Duke Ellington: Ellington at Newport
Faco A
- Newport Jazz Festival Suite (Ellington/Strayhorn)
- 1. Festival Junction 10:08
- 2. Blues to Be There 8:05
- 3. Newport Up 5:33
Faco B
- 1. Jeep’s Blues 5:12 (Ellington/Hodges)
- 2. Diminuendo and Crescendo in Blue 14:37 (Ellington)
Titoloj de la kompleta lumdiska eldono de 1999 [redakti]
- Ellington at Newport (Complete) (Columbia Records / Legacy C2K 64932, duobla lumdisko)
- Koncertregistraĵoj (7-an kaj 8-an de julio 1956)
- Star Spangled Banner (Key/Smith)
- Black and Tan Fantasy (Ellington/Mills)
- Tea for Two (Caesar/Youmans)
- Take the 'A' Train (Strayhorn)
- Newport Festival Suite (Ellington/Strayhorn)
- Sophisticated Lady (Ellington/Mills/Parish)
- Day In Day Out (Bloom/Mercer)
- Diminuendo and Crescendo in Blue (Ellington)
- I Got it Bad and That Ain’t Good (Ellington/Webster)
- Jeep’s Blues (Ellington/Hodges)
- Tulip or Turnip (Ellington/George)
- Skin Deep (Bellson)
- Mood Indigo (Ellington)
- Studioregistraĵo de la 9-a de julio 1956):
- I Got it Bad and That Ain’t Good (Ellington/Webster)
- Newport Festival Suite (Ellington/Strayhorn)
- Jeep’s Blues (Ellington/Hodges)
- Koncertregistraĵoj (7-an kaj 8-an de julio 1956)
Fonto [redakti]
- Arrigo Polillo: Jazz. Geschichte und Persönlichkeiten der afro-amerikanischen Musik. Beltz, Weinheim 2005, ISBN 3-407-77756-6
Eksteraj ligiloj [redakti]
- http://weeklywire.com/ww/06-07-99/memphis_musrv.html
- http://www.guardian.co.uk/music/musicblog/2010/apr/06/duke-ellington-newport-concert