Elliott Fitch Shepard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elliott Fitch Shepard
Elliott Fitch Shepard en 1890
Elliott Fitch Shepard en 1890
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1833 (1833-07-25)
en Jamestown
Morto 24-an de marto 1893 (1893-03-24) (59-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialo edemo
Tombo Moravian Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Urba Universitato de Nov-Jorko
Subskribo Elliott Fitch Shepard
Familio
Edz(in)o Margaret Louisa Vanderbilt Shepard
Infanoj Alice Vanderbilt Morris • Elliott Shepard
Okupo
Okupo advokatoĵurnalisto • redaktisto
vdr

Elliott Fitch SHEPARD (naskita la 25-an de julio 1833 - mortinta la 24-an de marto 1833) estis novjorka advokato, bankisto, kaj posedanto de la tagĵurnalo Mail and Express, kaj fondis kaj prezidis la Novjorkian Ŝtatan Asocion de Advokatoj. Lia edzino Margaret Louisa estis membro de la riĉega familio Vanderbilt, kaj nepino de ĝia patriarko Cornelius Vanderbilt.

Li naskiĝis en Jamestown (Novjorkio). La patro estris banknot-gravuran firmaon. Li studis ĉe la Urba Universitato de Novjorko, kaj estis aktiva kiel advokato dum ĉ. 25 jaroj. Dum la usona enlanda milito, li laboris kiel rekrutisto por la usona armeo kaj koloneliĝis. Li rifuzis proponitan promocion ĝis generalo, dirante ke la honoron havu iu, kiu fakte servis en la batalkampoj.

Dum multaj jaroj li aktivis en komitatoj por kolekti monon por la viktimoj de diversaj katestrofoj (interalie pri incendioj en Portlando (Majno) en 1866 kaj en Ĉikago en 1871, kaj inundego en Johnstown (Pensilvanio) en 1889.

Post vizito al Tarso (Turkio) en 1868, li helpis fondi elstaran privatan mezlernejon, la t.n. Usona Kolegio (Özel Tarsus Amerikan Lisesi), en tiu urbo.

Post kiam mortis ŝia patro en 1885, Margaret heredis 12 milionojn da usonaj dolaroj (ekvivalente al hodiaŭaj 315 milionoj). La familio tiutempe loĝis en Novjorko, en parto de la t.n. Triobla Palaco de la familio Vanderbilt, kie nun situas la konstruaĵo 650 Fifth Avenue. Kun sia familio Shepard rondiris ĉirkaŭ la mondo en la jaroj 1884-1887, vizitante lokojn en Azio, Afriko, Eŭropo, kaj Alasko.

Shepard estis pia presbiteriana kristano. En la ĵurnalo "Mail and Express", kiun li aĉetis en 1888, li metis ĉiutage iun versiklon el la Biblio supre de la ĉefartikola paĝo. Li ankaŭ fondis misiejon en Alasko kaj donacis al ĝi dudek mil dolarojn jare.

La preĝejo kaj domego konstruigitaj de Elliott Fitch Shepard en la vilaĝo Scarborough-on-Hudson

Ĉirkaŭ la jaro 1890, Shepard transloĝiĝis al la vilaĝo Scarborough-on-Hudson, nun en la urbo Briarcliff Manor (Novjorkio), kie li konstruigis iun el la plej grandegaj privataj domoj en Usono, Woodlea, ampleksanta pli ol ses mil kvadratajn metrojn da interna spaco, kaj ankaŭ presbiterianan preĝejon. Ambaŭ konstruaĵoj estas parto de la Historia Distrikto Scarborough, kaj la domego nun rolas kiel la klubejo de golfludejo Sleepy Hollow.