Elmar Hillebrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elmar Hillebrand
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1925 (1925-10-11)
en Kolonjo
Morto 8-an de januaro 2016 (2016-01-08) (90-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto
vdr

Elmar Hillebrand (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1925 en Kolonjo) estas germana skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hillebrand studis post abitura ekzameno en 1943 kaj tuj sekva militservo, kiu finiĝis per militkaptiteco, ekde 1946 ĝis 1950 ĉe la Arta Akademio je Duseldorfo interalie kiel majstrolernanto de Ewald Mataré. Poste li studis en arta akademio je Parizo ĉe Ossip Zadkine. Post restadoj en eksterlando kaj vojaĝoj (Alĝerio) li unuafoje ekspoziciis en1952 proprajn verkojn[1].

Post laboro ĉe la katedralkonstrua metiejo je kolonjo en 1964 li fariĝis eksterordinara profesoro por plastiko ĉe la arĥitektura fakultato de la RWTH Aachen (ekde 1967 ordinara profesoro, ekde 1988 pensiigita). Hillebrand kreis multnombron da verkoj, ekzemple la statuo en la akceptejo de la Internacia Centro je Vieno, same kiel statuojn en preĝejoj kaj sur publikaj placoj en Eŭropo.

Hillebrand vivas kaj verkas en Kolonjo. Lia filo Johannes Hillebrand ankaŭ estas skulptisto, lia alia filo Clemens Hillebrand estas pentristo.

Majon de 2011 li transdonis sian postlasaĵon el la jaroj 1952 ĝis 2009 al la Historia Arĥivo de la Ĉefepiskopujo Kolonjo.

Selekto de liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Dekstre: Statuo de kardinalo Frings
  • Ĉefaltaro en la Katedralo de Kolonjo
  • Ĉefaltaro en la katedralo de Osnabrück
  • Krucovojo en Sankta Kuniberto en Kolonjo
  • Sakramenta kapelo kaj altaro, ŝtontapiŝo, ferkradoj, benkoj, ventoflago en la preĝejo Nova Sankta Albano en Kolonjo
  • Ventoflago sur Malgranda Sankta Martino kun bildo de la sanktulo, Kolonjo
  • Ventoflago sur Sankta Andre, Kolonjo
  • Statuo de kardinalo Frings sur la urbodoma turo de Kolonjo
  • Statuo en la akceptejo de la Internacia Centro je Vieno
  • Altarfriso en la katedralo de Essen
  • Altaro en la flanka apsido de Sankta Pantaleono je Kolonjo
  • Ekipaĵo de Sankta Ursula en Kalscheuren
  • Ekipaĵo de Sankta Adelheido (Niederhövels)
  • Ekipaĵo de Sankta Maria Helpu en Brühl-Heide
  • Ekipaĵo de Sankta Maŭrico je Kolonjo
  • Triumfokruco kaj predikejo en la katedralo de Mönchengladbach
  • Altaro, predikejo kaj komuniobenkoj en Sankta Rafaelo je Wuppertal
  • Altarinsulo kaj portala reliefo de la abatinejo Sankta Erentraŭdo je Berg,
  • Statuo de kardinaol Clemens August von Galen en Haltern am See
  • Portalo de preĝejo en Tabgo, Israelo
  • Krucvojaj stacioj en Sankta Johano la Baptisto je Erkrath
  • Kompleta planado kaj suda flanko de la memorejo por la sinagogo de Hildesheim
  • Arta fasonado de la kripto kun la tombo de beata Ulrika de Hegne en la preĝejo Sankta Konrado de la monaĥinejo Hegne en Allensbach
  • Kvin bronzarkoj (1981), ornamfontanoj kun plantaj kaj bestaj motivoj en Duseldorfo
  • Altara pendokruco, Francisko-Tabulo, Reviviĝo-Tabulo, Pieco kaj baptujo en la katolika paroĥopreĝejo Sankta Henriko je Esch ĉe-Alcigo, Luksemburgo

Galerio[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Dom zu Essen, Altarfries, 1982
  • Skulpturen und Zeichnungen - Aachen: Suermondt-Ludwig-Museum, 1984
  • Weihe der Krypta zu Ehren der seligen Ulrika von Hegne: Allensbach-Hegne, 1991

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Reykers: Künstler im Kreis Köln, Professor Elmar Hillebrand en Kreis Köln (eldoninto): Jahrbuch 1970, p. 55 sj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elmar Hillebrand: Plastiken, Zeichnungen. Eine Dokumentation zur 8. Stallausstellung im Hause van der Grinten, Kranenburg, Niederrhein, 21. September bis 19. Oktober 1969. Bösmann, Kleve 1969. (Katalogo)
  • Elmar Hillebrand: Skulpturen und Zeichnungen. Suermondt-Ludwig-Museum und Museumsverein Aachen 29. April bis 11. Juni 1984. Suermondt-Ludwig-Museum, Akeno 1984. (Katalogo)
  • Hegne, Klosterkirche und Krypta. Peda Kunstführer Nr. 367, Passau 1996, ISBN 3-89643-023-8.
  • Raum im Raum. Elmar Hillebrand, Bronzen von Landschaften und Räumen. Edition Lubcaparellalo, Köln 2009, ISBN 978-3-9810490-2-2 (Herausgeber: Clemens Hillebrand und Diözesanzentrum für Hörbehinderte im Erzbistum Köln und Integrative Gemeinde St. Georg).
  • Clemens Hillebrand: Capriccios in Architektur. Architekturplastiken und Zeichnungen von Elmar Hillebrand. Edition Lubcaparellalo, Köln 2008, ISBN 978-3-9810490-1-5.
  • Gustav René Hocke: Malerei der Gegenwart. Der Neo-Manierismus. Limes Verlag, Wiesbaden und München 1975, ISBN 3-8090-2072-9.
  • Norbert Ruf: Leise Worte der seligen Ulrika geistlich betrachtet. Beuroner Kunstverlag, Beuron 1997, ISBN 3-87071-077-2.
  • Michel Schmitt: Esch-sur-Alzette: Katholische Pfarrkirche St. Heinrich. Schnell und Steiner, Regensburg 2002, ISBN 3-7954-6388-2. (Beschreibung der Ausstattung mit Arbeiten von Elmar Hillebrand)
  • Hermann Siemer: Hoffnung voll Unsterblichkeit. Das Mahnmal für die Synagoge am Lappenberg in Hildesheim: Entstehung, Gestalt, Deutung. Hrsg. von der Friedrich-Weinhagen-Stiftung. Bernward-Verlag, Hildesheim 1989, ISBN 3-87065-529-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]