Elorienteŭropaj popolmigradoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Migradoj en Eŭropo inter la 2-a kaj la 5-a jarcentoj.

Popolmigrado estas transmigrado de granda parto de popolo aŭ eĉ tuta popolo en alian regionon aŭ landon. La kaŭzoj de migradoj povas esti multspecaj, kutime estas malpliboniĝintaj vivkondiĉoj. Se la vidpunkto estas pri la devena loko, oni parolas pri elmigrado. Se la vidpunkto estas pri la alvena loko, oni parolas pri almigrado.

La Elorienteŭropaj popolmigradoj, ankaŭ nomataj Barbaraj popolmigradoj aŭ simple Popolmigradoj kiam oni certas pri la epoko kaj loko, temas pri serio de popolmigradoj kiuj okazis en centra kaj suda Eŭropo (kaj ĉefe en la baseno de la Mediteraneo) el la 4-a al la 8-a jarcentoj. Kutime ili utilas al historiistoj kaj studentoj por marki la finon de la antikva epoko kaj de la Romia Imperio, ĉar granda parto de ili okazis en ties teritorio, kaj la komencon de la Mezepoko.

Tiu serio de migradoj inkludas tiujn de la Gotoj, Vandaloj, Alanoj, Ŝvaboj, Frankoj, kaj aliaj ĝermanaj kaj slavaj popoloj, tre verŝajne helpitaj aŭ kialitaj de la antaŭenigo de la Hunoj, de turka migrado en Centra Azio, de troloĝiĝo kaj de Klimata ŝanĝo. Poste okazis arabaj migradoj, kiuj disvastigis la civilizon de Islamo tra la baseno de la Mediteraneo kaj ĝis la 10-a jarcento aliaj migradoj de slavoj, Avaroj, Bolgaroj, Hungaroj, Turkoj kaj finfine la mongola invado, kiuj ŝanĝis la etnan komponon de la orienta Eŭropo, dum historiistoj ĉefe koncentriĝas en la migradoj aŭ invadoj kiuj okazis en Okcidenta Eŭropo kaj la fino de la Romia Imperio.

Barbaraj popoloj[redakti | redakti fonton]

Ĝermana kasko de la 6-a jarcento.

La antikva popolaro malestimis la najbarojn. La grekoj nomigis barbaroj la najbaraj popoloj, ĉefe nordaj, kiuj ne scipovis la grekan kaj pro tio ne estis komprenataj, aprolis mise (onomatopee barbar). La klazikuloj nomigis tiele la eksterlandanojn de regionoj limaj kun la Romia Imperio, kaj kontraŭ kiuj ili luktis, sed poste temis pri tiuj, kiuj okupis en Eŭropo la regionojn nordajn de la Imperio, invadis tiun, konkerante ties okcidentan parton. Tiuj popoloj formis tri grupojn:

  • tiu de tjurko-mongola kulturo: kiel avaroj kaj hunoj,
  • tiu de slava kulturo: kiel tiuj kiuj loĝis en la nuna Pollando, la sarmatoj, inter la Danubo kaj la Theis, kaj la alanoj, borde de la Nigra Maro,
  • tiu de ĝermana kulturo: kiel gotoj, frankoj, vandaloj, burgundoj kaj aliaj.

Dum la falo de la Romia Imperio, estis multaj la tiele nomitaj barbaraj popoloj (eksterlandanoj) kiuj, profitante la internajn malamikecojn, alproksimiĝis al ties landlimoj kaj setlis ĉe ili, preme konstante por eniri. La "barbaroj" sukcesis eniri malrapide inter la 1-a kaj 4-a jarcentoj, kaj setliĝi interne, ĝis kiam, finfine, premitaj de aliaj popoloj, faris ĝin jam perforte.

La ĝermanoj estis hindeŭropaj, kiel grekoj kaj latinoj. Ĉe ili militemo montriĝis klare dum laboro ne estis tion alte konsiderata. Estis privilegiuloj, nobeluloj kaj simplaj homoj, krom sklavoj. Arte kaj socie temis pri evoluantaj popoloj. Tamen por la posta eŭropa historio restis la bildo de "barbaroj" ofte detruantaj violente la altevoluintan romian civilizon. Nuntempe tiu bildo jam ne estas plu aktuala inter modernaj historiistoj.

Huna-ĝermana popolmigrado[redakti | redakti fonton]

Migrado el la stepoj de Centrazio de Hunoj

La hunoj estis popolo, pri kies deveno oni ĝis nun ne scias multe. Ilia formigrado el Azio al Eŭropo kaj iliaj militiroj kontraŭ la ĝermanaj gentoj loĝantaj en orienta Eŭropo kaŭzis la formigradon de ĉi tiuj gentoj okcidenten kaj suden. Per ĉi tiu migrado ili trafis sur la Romian Imperion, kiu ne povis defendi sin kontraŭ la ĝermanaj militiroj kaj elrabadoj kaj, tiel ke ĝi finfine pereis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]