Eloy d'Amerval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eloy d'Amerval
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1455 (1455-01-01)
en Béthune
Morto 30-an de novembro 1507 (1507-11-30) (52-jaraĝa)
en nekonata valoro
Lingvoj meza francaMezepoka latino
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo komponisto • poeto • katolika sacerdoto
vdr

Eloy d'Amerval (aktiva ĉ. 14551508) estis nederlanda polifoniisto, komponisto, kantisto, kantmajstro kaj poeto de la renesanco. Preskaŭ sian tutan vivon li pasigis en la Luaro-valo en Francio. El lia poezio, kaj precipe el sia impona poemo de 1508, Le livre de la deablerie, oni povas konkludi, ke li persone konatiĝis kun la plej famaj komponistoj siatempaj, kvankam lia verkaro ne donas motivon, rigardi lin kiel samranga kun tiuj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam longa periodo de sia vivo estas bone dokumentita, nek lia naskiĝ- nek lia mortodato estas konataj. Surbaze de sia familia nomo li verŝajne devenis de Amerval en la Pas-de-Calais. Ĉar li estas menciita kiel tenoro de la kapelo en Savojo ekde 1455, li naskiĝis verŝajne jam antaŭ 1440. Tiutempe Guillaume Dufay tie estis kantmajstro.

Eloy deĵoris plejparton de sia vivo en postenoj ligitaj kun la franca reĝa kortego. En 1464 kaj 1465 li estas menciita kiel kantisto ĉe Karlo, duko de Orléans kaj en 1468 li estas kantmajstro de la ĥorknaboj de la preĝejo Saint Aignan en Orléans. Li tenis en 1483 la saman pozicion tie kiel ĉe la katedralo Sankta Kruco. La supozon, ke li en la 1470-aj jaroj deĵoris en Milano ĉe la kapelo de Sforza, renversis novaj esploroj. En 1504 li estis kanoniko kaj sacerdoto ĉe la kapelo en Châteaudun nordokcidente de Orléans kaj sudokcidente de Chartres. Li verkis sian plej faman poemon, Le livre de la deablerie, en 1508, sed kiom longe li poste ankoraŭ vivis, ne estas konata. Ludoviko la 12-a aprobis la publikigon de la poemo kaj pagis al li kromsumon por la multjara deĵorado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eloy estas plej konata je la muziksciencistoj pro sia longa poemo Le livre de la deablerie, kiu prezentas dialogon inter Satano kaj Lucifero, en kiu ili faras abomenajn planojn; la aŭtoro periode interrompas la dialogon, por doni rigardojn sur terajn kaj ĉielajn virtojn kaj doni utilajn informojn pri la siatempa muzikpraktiko. Krom surlistigo de muzikinstrumentoj Eloy prezentas liston de tiuj, kiujn li rigardas kiel la gravajn komponistojn siatempajn: en lia poemo ili estas loĝantoj de la paradizo, kvankam kelkaj el ili ankoraŭ vivas, kiam li verkis la poemon en 1508.

Jen fragmento el ĝi:

La sont les grans musiciens ...
Comme Dompstable et du Fay ...
Et plusiers aultres gens de bien:
Robinet de la Magdalaine,
Binchoiz, Fedé, Jorges et Hayne,
Le Rouge, Alixandre, Okeghem,
Bunoiz, Basiron, Barbingham,
Louyset, Mureau, Prioris,
Jossequin, Brumel, Tintoris.

Eloy ne surlistigas komponistojn, kiuj eniris la inferon, sed kelkaj konataj komponistoj kiel la malbonfame obstina Jacob Obrecht okulfrape ne estas menciitaj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Eloy komponis serion da motetoj rememore al la liberigo de Orléans de la angla okupado fare de Johana de Arko en 1429. La muziko perdiĝis, sed estas konservita la teksto, pagopruvilo kaj indiko pri la unua prezentado. Ĉi tiu okazis la 8-an de majo 1483, la 54-a datreveno de la unua festado. Eloy verkis ankaŭ kvinvoĉan meson, kiu restis konservita, la Missa Dixerunt discipuli, specimeno de lia kontrapunkta lerteco, kiun Tinctoris altege laŭdis. Li komponis la meson supozeble ĉ. 1470; La dato de la eldono de Tinctoris ĉiukaze tempas ĉ. 1472-1475 kaj tri- kaj kvarvoĉaj imitaj partoj kiel tiuj, kiuj aperas en ĝi, estis escepto en la periodo antaŭ 1470.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marlène Britta, François Turellier, Philippe Vendrix: "La vie musicale à Orléans de la fin de la guerre de Cent Ans à la Saint-Barthélemy, in: "Orléans, une ville de la Renaissance", Ville d'Orléans, CESR de Tours, Université François Rabelais de Tours, 2009, pp. 120-131.
  • Richard Loyan, "Eloy d'Amerval", The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2

Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]