Elsa Beskow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreto el 1901

Elsa Beskow (naskonomo Maartman; naskiĝis la 11-an de februaro 1874 en Stokholmo; mortis la 30-an de junio 1953 en Danderyd-Djursholm tuj sude de Stokholmo) estis sveda verkistino de porinfanaj libroj, pentristino kaj ilustristino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elsa Beskow naskiĝis kiel filino de la komercisto Bernt Maartman (1841–1889) kaj de la instruistino Augusta Fahlstedt (1850–1915). Ŝi estis la plej aĝa el ses gefratoj. Kiam la firmao de la patro bankrotiĝas kaj li mallonge post tio mortas en 1889, la patrino kun la ses infanoj translokiĝas al la domo de siaj fratinoj. Ili gvidas antaŭelementan lernejon laŭ principoj de la tiuepoka reforma pedagogio. La onklinoj poste estis modeloj por la libro Tant Grön, Tant Brun och Tant Gredelin ("onklino verda, onklino bruna kaj onklino violkolora") de Elsa Beskow.

Inter la jaroj 1890 kaj 1895 Elsa Beskow studis desednadon en la arta fakaltlernejo Konstfack en Stokholmo. Tie ŝi konatiĝas kun Natanael Beskow, kaj en 1897 edziniĝas al li. La paro havas ses filojn.

Ekde la jaro 1894 Elsa Beskow publikigis rakontojn el la porinfana magazino „Jultomten“, kiu tiam havis tre altan eldonkvanton kaj signife kontribuis al konatiĝo de la juna artistino. En 1897 publikiĝis ŝia unua libro Sagan om den lilla, lilla gumman ("la legendo pri eta, eta virino"). Sekvis pli ol 30 porinfanaj libroj, kiuj tradukiĝis al multaj lingvoj. Ekster Skandinavio ŝia verkaro aparte populariĝis en Germanlingvio kaj en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento havas eksterordinaran sukceson, kvankam post la Dua Mondmilito ŝiaj libroj preskaŭ forgesiĝis en Mezeŭropo kaj restas popularaj nur inter malmultaj pedagogoj, fakuloj pri infana literaturo kaj bonvolaj geavoj, kiuj emas konatigi siajn genepojn per bildlibroj "el longe pasinta epoko".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La stilo kaj verka kaj desegna de Elsa Beskow estis ligita al la verkoj de Hans Christian Andersen kaj Zacharias Topelius.

Siajn multajn infanlibrojn ŝi mem ilustris. Tial ŝi konsideriĝas la unua svedlingva bildlibra aŭtorino. Kaj la tekstoj kaj la ilustraĵoj de la libroj estas fantazie infanemaj, kaj sufiĉe malrealismaj ... fakte jam tuj post la publikiĝo ili al multaj legantoj en pozitiva maniero ŝajnis esti "memoraĵoj el longe pasinta epoko". Multaj el la libroj konsideriĝas klasikaĵoj de la svedlingva porinfana literaturo kaj en Skandinavio daŭre estas populara legaĵo. La nomoj de iuj libraj figuroj estas konataj al ĉiu svedo, kaj eniris la vortaron de la sveda lingvo.

Iuj libroj estas verkataj en poema formo kaj en iuj el ili la infanoj mem trovu la ĝustan rimvorton de la dua linio, ekzemple en la libro "Hattstugan" ("ĉapa dometo"). Tiaj vortludoj kompreneble malfacile tradukeblas al aliaj lingvoj. Aliaj libroj tamen tre sukcese tradukeblis kaj siatempe populariĝis en multaj aliaj eŭropaj landoj, aparte, kiel supre menciite, en germanlingva Mezeŭropo. Ekzemplo por tia internacia sukceso estis la libro "Puttes äventyr i blåbärsskogen“ ("la aventuro de Putte en mirtela arbaro"), kiu en 1903 je la titolo Hänschen im Blaubeerwald ("Joĉjo en la mirtela arbaro") en grandega eldonkvanto publikiĝis en la germana infanlibra eldonejo Loewe. En multaj libroj de Elsa Beskow gravas fantaziaj bonvolaj nanoj, nanaj infanoj kaj aliaj fabelaj estaĵoj.

En 1952, jaron antaŭ sia morto, Elsa Beskow estis honorigita per la premio Nils Holgersson por sia viva verkaro. Ekde la jaro 1958 ĉiujare la plej bela sveda bildlibro honoriĝas per premio "Elsa Beskow". En 2002, 50 jarojn post la atribuo de la premio Nils Holgersson, la sveda nacia muzeo montris ampleksan ekspozicion kun ŝiaj ilustraĵoj.

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar ekster Skandinavio la verkaĵoj de Elsa Beskow aparte konatiĝis en Germanlingvio, iuj titoloj tial krom en sveda originalo menciiĝas ankaŭ en germana traduko:

  • ekde la jaro 1894 diversaj kontribuoj por la infana magazino „Jultomten“
  • Sagan om den lilla, lilla gumman / Das Märchen von der kleinen, kleinen Frau (1897)
  • Barnen på Solbacka (1898)
  • Puttes äventyr i blåbärsskogen / Hänschen im Blaubeerwald (1901)
  • Mors lilla Olle (1903), ilustraĵoj, teksto de Alice Tegnér
  • Blommornas bok (1905), ilustraĵoj, teksto de Jeanna Oterdahls
  • Gnällmåns (1905)
  • Olles skidfärd / Olles Reise zu König Winter (1907)
  • Tummelisa / Däumelinchen (1908, en Esperanto "fingrulino"), ilustraĵoj, teksto de Hans Christian Andersen
  • Blondchen in Blüten (1908), ilustraĵoj, teksto de Georg Lang
  • Tomtebobarnen / Die Wichtelkinder (1910)
  • Pelles nya kläder / Pelles neue Kleider (1912)
  • Blomsterfesten i täppan / Blumenfest (1914)
  • Görans bok (1916)
  • Tant Grön, Tant Brun och Tant Gredelin / Tante Braun, Tante Grün und Tante Lila (1918, en la traduko du koloroj interŝanĝiĝis)
  • Muntergök / Spaßvogel (1919)
  • Lasse liten i trägården / Klein-Lasse im Garten (1920)
  • Lillebrors segelfärd (1921)
  • Bubbelemuck (1921)
  • Borgmästar Munte (1922), ilustraĵoj, teksto de Alice Tegnér
  • Sagan om den lilla hinden / Das Märchen von dem kleinen Reh (1924)
  • Tant Bruns födelsedag (1925)
  • Årets saga (1927)
  • Petter och Lotta på äventyr (1929)
  • Hattstugan (1930)
  • Solägget / Das Sonnenei (1932)
  • Landet Långthärifrån (1932)
  • Sagan om den nyfikna abborren / Das neugierige Fischlein (1933)
  • Sessalätts äventyr / Lissys Abenteuer (1934)
  • Ocke, Nutta och Pillerill / Schabernack im Wichtelwald (1939)
  • Duktiga Annika / Annika (1941)
  • Farbror Blås nya båt / Onkel Blaus neues Boot (1942)
  • ABC-resan (1945)
  • Petters och Lottas Jul / Weihnachten mit Peter und Lotta (1947)
  • Herr Peter (1949)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edvard von Krusenstjerna: Natanael och Elsa Beskow, studier och minnesbilder. Norstedts, Stokholmo 1965
  • Gunvor Håkansson: Elsa Beskow och Astrid Lindgren. 1967
  • Margareta Sjögren: Elsa Beskow och hennes värld. BonnierFakta, Stokholmo 1983
  • Stina Hammar: Solägget: Fantasi och verkligheit i Elsa Beskows konst. Albert Bonniers, Stokholmo 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]