Elsa Triolet
Literaturo >> Franclingva literaturo
Elsa Jur'evna Triolet (naskiĝinta je la 12-a de septembro (aŭ 24-a de septembro), 1896 - mortinta je la 16-a de junio, 1970) estis franca verkistino, edzino de Louis Aragon, kaj fratino de Lilya Brik. Naskiĝinta Elsa Kagan (ruse: Эльза Каган) en judan familion de avokado kaj muzika instruistino en Moskvo, ambaŭ fratinoj ricevis bonegan edukadon kaj povis fluparoli la germanan kaj la francan kaj ludi la pianon. Elsa diplomiĝis el Moskva Instituto de Arkitekturo.
Elsa ĝuis poezion kaj en 1915 amikiĝis kun arpiranta futurista poeto kaj grafika artisto Vladimir Majakovskij. Kiam ŝi invitis lin al sia hejmo, la poeto freneze enamiĝis kun ŝia pli maljuna fratino Lilya, kies edzo estis Osip Brik. En 1918, ĉe la komenco de la Rusia enlanda milito, Elsa edziĝis kun kavaleria oficisto André Triolet kaj elmigris al Francio, sed dum multaj jaroj en ŝiaj leteroj al Lilya Elsa, ŝi konfesis esti korrompita. Ŝi estis la unua persono kiu tradukis la poezion de Majakovskij (kaj ankaŭ aliajn volumojn de ruslingva poezio) en la francan. Pli malfrue, ŝi eksgeedziĝis kun Triolet.
Dum sia vizito al Tahitio dum la fruaj jaroj de 1920, Elsa sendis leterojn al sia amiko Victor Ŝklovskij, kiuj poste montris ilin al Maksim Gorkij. Gorkij proponis, ke la verkistino pripensu literaturan karieron. La libro de 1925 En Tahitio (verkita en la rusa), inspiriĝis per tiuj leteroj. En 1928 Elsa renkontis la francan verkiston Louis Aragon. Ili geedziĝis kaj restis unu kun la alia dum kvardek-du jaroj. Ŝi konvinkis je Aragon kuniĝi kun la Franca Komunista partio.
Triolet kaj Aragon partoprenis en franca rezistado-movado kontraŭ faŝismo. En 1945, ŝi ricevis je la "Prix Goncourt", la unua fojo, kiam virino ricevis tiun plej prestiĝan prezon pri franca literaturo. Ŝi mortis je la aĝo de sepdek-tri en Moulin de Saint-Arnoult, Francio, pro koratako.
[redakti] Bibliografio
- На Таити (En Tahitio, verkita en la rusa, 1925)
- Bonsoir, Theresa, (1938 - ŝia unua libro verkita en la franca)
- Le cheval blanc (La Blanka Ĉevalo, 1943)
- Personne ne m'aime (Neniu Amas Min, 1946)
- Les Fantômes armées (La Fantomaj Militistaroj, 1946)
- L'Inspecteur des ruines (La Inspektoro de Ruinoj, 1948)
- Le Premier Accroc du coûte 200 francs (Monpuno de 200 Frankoj, 1945)
