Elsa la leonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elsa la leonino (januaro 1956 - 24-a de januaro 1961) estis leonino, kiun plenkreskigis la naturesploristino Joy Adamson en Kenjo. Pri la vivo de tiu ina leono verkis Joy Adamson tri librojn:

  • Born Free
  • Living Free
  • Forever Free

La libro Born Free estis tradukita al 33 lingvoj kaj la Elsa-libroj estas ankoraŭ hodiaŭ popularaj. La pligrando de la enspezo de la unua eldono estis uzata por Elsa Wild Animal Appeal Organisation kreita de Joy Adamson kaj kiu estis destinita al protekto de la sovaĝe vivantaj bestoj kaj ties vivareo.

La BBC filmigis en 1965 la veran rakonton en filmo Born Free. La ĉefrolanto estis Virginia McKenna kaj ŝia edzo Bill Travers (por Joy kaj George Adamson), kiuj fondis en 1984 la fondaĵon Born Free Foundation, ĉar ilin kortuŝis la sovaĝaj bestoj kaj ties malsovaĝigo, dum la filmaj laboroj en Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]