Emílie Burianová-Kristlová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emílie Burianová-Kristlová
Emílie, ŝia patro Burian kaj lia edzino Nina en ĉeesto de anoj de Armeo de Ĉeĥoslovaka respubliko
Emílie, ŝia patro Burian kaj lia edzino Nina en ĉeesto de anoj de Armeo de Ĉeĥoslovaka respubliko
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1912 (1912-04-08)
Morto 25-an de majo 1996 (1996-05-25) (84-jaraĝa)
en Prago
Familio
Patro Vlasta Burian
Patrino Anči Pírková
Infano Vlastimil Kristl
vdr

Emílie Marie Burianová-Kristlová naskiĝinta la 8-an de aprilo 1912, mortinta la 25-an de majo 1996 en Prago estis unusola filino de Vlasta Burian[1]. Ŝi naskiĝis kiel eksteredzeca filino de Vlasta Burian (1891 - 1962) kun dancistino Marie Pírková (1892 - 1944). Ŝi naskiĝis unu tagon antaŭ la dudekunua naskiĝtago de Vlasta Burian. La malgrandan Emilnjon edukis de malgrandaĝo la gepatroj de Burian. Emilnjo preskaŭ ne interrilatis kun la patrino. Burian vivis kun la filino ekde ŝia oka jaro. Li tre amis ŝin kaj zorgis pri ŝi, li rakontis al ŝi fabelojn kaj en pli posta aĝo, kiam Burian estis jam pli fama kaj pli riĉa, li kunprenis la filinon fremdlanden.

Foje la dudekjara Emilnjo prezentiĝis flanke de la patro en radiodisaŭdiga programo. Sed laŭ ŝiaj vortoj tio estis katastrofo. Ŝi mem volis fariĝi aktorino, sed la patro fine disparolis tion al ŝi. Kiam ŝi estis plenkreska, ŝi loĝis proksime de la patro en Dejvice kaj ofte ŝi vizitis la patron. Dumn la milito ŝi edziniĝis kun sinjoro Kristl kaj en la jaro naskiĝis al ŝi filo - Vlastimil Kristl, la unusola nepo de Burian.

En la 50-aj jaroj ŝi estis okupita kiel oficistino en kelke da okupoj. En la jaroj 1953 - 1984 (ĝis emeritiĝo) ŝi laboris en sekcio de laboro kaj salajro en Armea filmo. Krom kelke da geamikoj neniu sciis pri tio, ke ŝi estas filino de "Reĝo de komikuloj".

Post la jaro 1989 ŝi aperis ankaŭ en publika vivo, kiam ŝi estis gasto de vico da rememoraj programoj, interparoloj kaj pluaj, kaj kie ŝi rememoris sian patron. Sed la plej grandan ĝojon ŝi havis pro postrevolucia "renesanco" de la granda populareco de la patro. Kaj ankoraŭ potencigita en la jaro 1991 per lia centa datreveno de lia naskiĝo. Kaj ankaŭ pro fina juĝeja rehabilito de Burian en la jaro 1994. Emílie Burianová-Kristlová mortis la 25-an de majo 1996 en Prago en aĝo okdek kvar jaroj. Ŝi mortis kun varmiga sento de kontento, kiun ricevis ŝia patro en la 90-aj jaroj. Tra ŝia nepo la familio de Burian daŭrigas al liaj gepranepoj Monika Kristlová kaj Vlastimil Kristl (kiu kiel knabo por momentoj dediĉis sin al paroligado de filmoj kaj teatra laboro sur lignotabuloj de Nacia Teatro), kiuj studis produkton en FAMU.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milan Wolf: Vlasta Burian v obrazech ("Vlasta Burian en bildoj"), eldonejo Levné knihy KMa, Prago, 2006, p. 182, ISBN 80-7309-351-0