Emana termoanalizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emana termoanalizo estas tekniko de termoanalizo, speciala formo de detektado de eventualaj eligitaj gasoj kiuj rezultas el la malkomponiĝo de radioaktivaj izotopoj.[1] Antaŭe oni enmetas radioaktivan substancon (ofte 228Torion aŭ 224Radiumon) en la solidan materialon studatan. Dum varmigo oni mezuras la eligon de la inerta gaso formita per radioaktiva malkombiniĝo, dum ĝi eliĝas pro fizikokemiaj procezoj. Tiel oni povas studi diversajn ŝanĝojn, ekzemple deshidratigon, polimorfan ŝanĝon, fandiĝon, kaj konverton de amorfa al kristala kombinaĵo. La avantaĝo de emana termoanalizo estas ke ĝi povas detekti strukturajn ŝanĝojn eĉ kiam la entalpio de reakcio estas nemezureble malgranda.

Ofte oni utiligas emanan termoanalizon kune kun aliaj termoanalizaj teknikoj.

Enmeti la radioaktivan substancon[redakti | redakti fonton]

Metodoj enmeti la radioaktivan substancon:

  • (1) Se oni sintezas la specimenon, oni kunprecipitas etajn kvantojn de izotopoj dum preparo. Tiel eblas pli-malpli homogene izotope marki la specimenon.
  • (2) Oni povas ensorbigi 228Torion el solvaĵo. Tiel la radioaktiva izotopo ensorbiĝas ĝis proksimume 50 nm. La metodo estas utila por mineraloj kaj aliaj jam ekzistantaj materialoj.
  • (3) Oni povas uzi karbonatojn markitajn per 14Karbono kaj mezuri je la 14CO2 kiu rezultas de malkombiniĝo de la karbonatoj.

Aplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La transformiĝo de anatazo (TiO2) al rutilo donas nur etan bendon per diferenca termoanalizo kaj nenian masŝanĝon per masa temperatura analizo. Multaj studoj uzante emanan termoanalizon de 228Torio estas raportitaj. Super 700°C nur emana termoanalizo montras ke io okazas. Je 800-900°C anatazo sintras, kaj je 1050-1130°C anatazo transformiĝas al rutilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hanuš Landsperský, Metodoj de termoanalizo, Scienca Revuo, vol 33, n-ro 2, (140) 47-57, 1982