Emanuel Bozděch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuel Bozděch
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1841 (1841-07-21)
en Malnova Urbo
Morto 10-an de februaro 1889 (1889-02-10) (47-jaraĝa)
en Prago
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Cislajtio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Familio
Gefratoj Franz Bozděch vd
Profesio
Alia nomo Rothbart vd
Okupo verkistodramaturgotradukistoĵurnalisto • theatre critic • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emanuel BOZDĚCH (naskiĝis la 21-an de julio 1841 en Praha - malaperinta la 10-an de februaro 1889, en 1891 proklamita mortinto) estis ĉeĥa dramverkisto.

Li studis juron, modernajn lingvojn, laboris kiel edukisto en nobelaj familioj, verkis teatrajn recenzojn kaj fine iĝis dramaturgo de Provizora Teatro en Prago. En la jaroj 1874 - 1875 li studis en Parizo francan kaj slavan literaturoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Baron Goertz (Barono Goertz, 1871)
  • Z doby kotilionův (El la tempo de kotiljonoj, 1872)
  • Zkouška státníkova (Ekzameno de ŝtatisto, 1874)
  • Světa pán v županu (La mondomastro en hejma mantelo, 1876)
  • Novelky (Noveletoj, 1877)
  • Jeneral bez vojska (Generalo sen armeo, 1889)
  • Dobrodruzi (Aventuristoj, 1890)
  • Náramek (Braceleto, 1890)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.