Emanuel Nobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuel Nobel

Emanuel NOBEL (n. 1859; m. 1932) estis sveda-rusa naftomagnato, filo de Ludvig Nobel, frato de Alfred Nobel.

Post morto de lia patro en 1888, Emanuel Nobel ekposedis la naftoimperion de la familio (Branobel), kiu bazis en Bakuo kaj estis tiutempe la plej granda naftokompanio de Eŭropo.

Emanuel Nobel konstruis la unuan naftotubon kaj naftocisternan ŝipon (1878) de Rusio. Lia naftocisterna vagono de 1883 estis la unua en la mondo.

Li interkontraktis en februaro de 1898 kun Rudolf Diesel en Berlin pri licenc-rajtoj de ties motoro. Li subskribis la licenckontrakton la 16-an de februaro, kiu certigis por Nobel, dizelmotorojn produkti por Rusio kaj vendi en Rusio. Per tiu dizelmotoro estis ekipita la unua dizelmotora ŝipo, la Vandal kaj poste aliaj naftoliveraj ŝipoj.

Post kiam la bolŝevikoj okupis Bakuon, li devis fuĝi en aprilo de 1920.

Referencoj

  • Tolf, Robert (1976): The Russian Rockefellers : the saga of the Nobel family and the Russian oil industry Hoover Institution Press, Stanford University ISBN 0-8179-6581-5
  • Åsbrink, Brita (2001): Ludvig Nobel: "Petroleum har en lysande framtid!" Wahlström & Widstrand ISBN 978-91-46-18181-1

Eksteraj ligiloj