Emanuel Reicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emanuel Reicher

Emanuel Reicher (naskiĝis la 18-an de junio 1849 en Bochnia/Galicio; mortis la 15-an de majo 1924) estis germana aktoro kaj reĝisoro. Kiel disĉiplo de Otto Brahm li reprezentis la novigan, naturalisman skolon. La aŭstra teatra kritikisto Herrman Bahr titolis lin edukpatro de germana teatra arto.

Jam kiel gimnaziano Emanuel Reicher distingiĝis kiel aktora talento. Sub pseŭdonimo li debutis en la teatro de Krakovo. Per granda ambicio kaj diligenteco li alstrebis ekzemplodonan esprimplenecon kaj baldaŭ li apartenis al la plej eminentaj, esprimkapablaj aktoroj en Germanio.

Post lia debuto en Munkeno en la jaro 1873 kaj pro la lokaj sukcesoj li kontraktis je la Rezideja Teatro de Berlin. Tie li akiris famon de unu el plej bonaj germanaj interpretantoj de Ŝekspiro. Sekvis engaĝo en Lessing-Teatro, kiun gvidis Otto Brahm. Krome Reicher transprenis la gvidon de la tiea teatra edukejo. Kiel instruisto de nova generacio de germanaj aktoroj li rifuzis ĉian manieron de virtuozeco, sed li subtenis kaj kuraĝigis junajn talentojn. Ekde 1889 Reicher apartenis al la fondintoj de la teatra socio "Libera Scenejo".

Poste li transloĝiĝis al Usono, kie lin surprizis la unua mondmilito. Kiel direktoro de la Nov-Jorka Teatro-Gildo li propagandis la novan stilon de la germana teatra arto.

La kulmino en lia esperantista vivo estis la enscenigo de Ifigenio en Taŭrido de Goethe en la Dresdena Semperoperejo en 1908 dum la 4a Universala Kongreso.

En 1923 li revenis al Germanio kaj gastrolis je la Rezideja Teatro kaj Renesancteatro en Berlino. Li mortis je la 15a de majo 1924.

Faces-nevit.svg Trovu « Emanuel Reicher » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»