Emanuele Giaccherini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuele Giaccherini
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1985 (1985-05-05) (38-jaraĝa)
en Bibbiena
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Emanuele Giaccherini (prononco [emanuˈɛle dʒakkeˈrini]; naskiĝis la  5-an de majo 1985(nun 1985-05-05) en Bibbiena, do nun estas 38-jara) estas itala futbalisto.

Emanuele Giaccherini en 2012

Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino, post antaŭa profesieco en Cesena ekde la jaro 2004, en tiu tempo ankaŭ pruntita al la kluboj Forlì, Bellaria-Igea Marina kaj Pavia.

Krome Emanuele Giaccherini ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.