Emanuelo la 2-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emanuelo la 2-a de Portugalio

Emanuelo la 2-a de Portugalio, kromnome la Patriotola perdita reĝo, (Lisbono, 19an de marto de 1889 - Twickenham, Anglio, 2an de julio de 1932), estis la lasta Reĝo de Portugalio inter 1908 kaj 1910.

Lia reĝado komencis en 1908, kiam radikalaj respublikanoj murdis lian patron, la reĝo Karlo la 1-a kaj lian pli aĝan fraton, Ludoviko Filipo de Braganzo.

La juna reĝo devis savi la situacion de la dinastio de Braganzo per deviga demizio de la ĉefministro João Franco kaj de la tuta registaro en 1908. Oni kunvokis liberan balotadon en kiu respublikanoj kaj socialistoj ne atingis majoritaton (nur 9% de respublikanoj, kontraŭ 58 % de apogo al la registaro, 33% de la bloko de la opozicio). La revolucio komencis la 4an de oktobro de 1910 kaj Don Manuel fuĝis el la plaĝoj de Ericeira, norde de Lisbono, al Ĝibraltaro kun la tuta reĝa familio la 5an de oktobro.

Li loĝis en ekzilo en Britio. La 4an de septembro de 1913 edziĝis al la Princino Aŭgusta Viktorio de Hohenzollern-Sigmaringen. La reĝo mortiĝis juna kaj pro tio la porreĝa movado kiu volis restaŭri la dinastion de Braganzo malsukcesis. Ĉar li ne lasis idon, la sukcedo je la rajotj al Trono de Portugalio estis disputataj de la linio de Don Miguel la 1-a, en la persono de Duarte Nunho de Braganzo, kiu ekpretendis la titolon de Duko de Braganzo, kaj tile li estis foje agnoskata de kelkaj eŭropaj reĝaj dinastioj kaj eĉ de la Portugala Respubliko. Samtempe la titolo estis disputata de Maria Pia de Saksio-Koburgo Braganzo.

Emanuelo la 2-a verkis gravan gvidlibron pri portugala literaturo mezepokaj kaj de la renesanco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]