Emaus-monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emaus-monaĥejo

Emaus-monaĥejo "Na Slovanech" estas iama monaĥejo en Prago, Ĉekio. Fondis ĝin Karolo la 4-a en la jaro 1347 kun permeso de la papo por slavaj Benediktanoj. Finkonstruita en 1372. Estas notinde, ke ĉi tie estiĝis en la jaro 1395 la glagolskriba parto de t. n. Reims-a Evangelio, je kiu ĝis la franca revolucio ĵuris la francaj reĝoj. En la 15-a jarcento posedis la monaĥejon la husanoj, kiuj fondis tie 1448 la ununuran utrakvistan monaĥejon. La alikonstruoj devenas de la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj. En la ambito oni trovas vidindajn gotikajn freskojn de post la jaro 1360. Tiu ĉi valorega memorindaĵo el la epoko de Ka-rolo IV estis grave damaĝita per bombatako je la 14-a de februaro 1945. Tuj post fino de la dua mondmilito oni komencis ĝin rekonstrui. La modernaj turoj frapas la okulojn de malproksime kaj vekas diskutojn, ĉu taŭgas tia kombino de malnova kaj nova arkitekturoj.