Emberizedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Emberizedoj
Laponemberizo Calcarius lapponicus
Laponemberizo Calcarius lapponicus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Vigors, 1831

Pli ol 70, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Emberizedoj estas granda familio de paseroformaj birdoj, similaj al fringedoj.

Ili estas semomanĝantaj birdoj kun distingaformaj bekoj.

La familio de Emberizedoj probable originiĝis en Sudameriko kaj disvastiĝis unue al Nordameriko antaŭ trapasi al orienta Azio kaj sekvi okcidenten. Tio eksplikas la kompare malabundon de specioj de emberizedoj en Eŭropo kaj Afriko kompare kun Ameriko.

En Nordameriko, plej parto de specioj de tiu familio estas konataj kiel (Amerikaj) paseroj, sed tiuj birdoj ne estas proksime rilataj al la paseroj kiuj estas en la familio de Paseredoj. Tiu familio inkludas ankaŭ la nordamerikajn birdojn konatajn kiel Junkuloj kaj Pipiloj.

Kiel ĉe aliaj familioj de paserinaj familioj la taksonomia traktado de la membroj de tiu familio estas nuntempe ankoraŭ pristudata. Multaj genroj de Suda kaj Centra Ameriko estas fakte pli proksime rilataj al kelkaj diferencaj kladoj de Traŭpedoj,[1][2][3] kaj almenaŭ unu genro de Traŭpedoj (nome Chlorospingus) povus aparteni ĉi tien en la Emberizedoj.[4]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Emberizedoj estas malgrandaj birdoj, tipe ĉirkaŭ 15 cm longaj, kun fringecaj bekoj kaj naŭ unuarangaj flugilplumoj. La familio gamas laŭ grnado el la semomanĝantaj Sporophila, kies plej malgranda specio estas ĉirkaŭ 10 cm kaj pezas 9-10 g, al la Aberta pipilo, 24 cm longa, kaj al la mallongvosta, sed pli fortika Bruna pipilo, 54 g peza. Ili loĝas en vario de habitatoj, inklude arbarojn, arbustarojn, marĉojn kaj herbejojn. La malnovmondaj specioj tendencas havi brunajn, striecajn plumarojn, kvankam kelkaj novmondaj specioj povas esti tre brilkoloraj. Multaj specioj havas distingajn kapobildojn. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, sed tio povas esti suplementata per insektoj, ĉefe dum idomanĝigado.[5]

La kutimaro de Emberizedoj estas simila al tiu de fringoj, kun kiuj ili estis foje grupigitaj. Malnovaj fontoj povas lokigi kelkajn emberizedojn ĉe Fringedoj, kaj la komuna nomo de kelkaj emberizedoj ankoraŭ mencias ilin kiel fringoj. Kun kelkaj esceptoj, emberizedoj konstruas tasformajn nestojn el herboj kaj aliaj plantofibroj, kaj ili estas monogamaj.[5]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La rilatoj de tiuj birdoj kun aliaj grupoj ene de la granda stirpo de oscinoj de naŭ unuarangaj estas ankoraŭ ege nesolvata. La rilatoj ene de la Emberizedoj kiel difinitaj sube estas necertaj kun eblo ke ĉiu el la tri ĉefaj grupoj povus ne esti tiom proksime rilataj.

La emberizoj[redakti | redakti fonton]

La rezulto de ĵusa biokemia studo[6] sugestas, ke Melophus, Latoucheornis, kaj Miliaria povus esti rilataj al diversaj membroj de Emberiza kaj eble devus esti enmetitaj ene de tiu genro.

La amerikaj paseroj kaj la arbusto-fringoj, inklude junkulojn kaj pipilojn[redakti | redakti fonton]

Chlorospingus ŝajne apartenas ĉi tie ankaŭ.

Jene estas grupo de ŝajne tre proksime rilataj neotropisaj paseroj, konataj kiel arbusto-fringoj:

La longspuruloj kaj arktaj emberizoj[redakti | redakti fonton]

Genroj kaj kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Emberizoj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burns, K. J., S. J. Hackett, kaj N. K. Klein, 2002. Phylogenetic relationships and morphological diversity in Darwin's finches and their relatives. Evolution 56 (6). 1240-1252.
  2. Lougheed, S.C., J.R. Freeland, P. Handford & P.T. Boag. 2000. A molecular phylogeny of warbling-finches (Poospiza): paraphyly in a Neotropical emberizid genus. Mol. Phylogenet. Evol. 17: 367-378.
  3. Burns, K. J., S. J. Hackett, kaj N. K. Klein. 2003. Phylogenetic relationships of Neotropical honeycreepers and the evolution of feeding morphology. J. Avian Biology 34: 360-370.
  4. Yuri, T., and D. P. Mindell. 2002. Molecular phylogenetic analysis of Fringillidae, "New World nine-primaried oscines" (Aves: Passeriformes). Mol. Phylogen. Evol. 23:229-243.
  5. 5,0 5,1 Baptista, Luis F.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 210–212. ISBN 1-85391-186-0.
  6. Alström, P., Olsson, U., Lei, F., Wang, H-t., Gao, W. & Sundberg, P. Phylogeny and classification of the Old World Emberizini (Aves, Passeriformes). Molecular Phylogenetics and Evolution, 47, pp. 960-973.
  7. Klicka J, Zink RM, Winker K. 2003. Longspurs and snow buntings: phylogeny and biogeography of a high-latitude clade (Calcarius). Mol Phylogenet Evol. Feb;26(2):165-75.