Embrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Embrach
Blazono de Embrach
Komunuma domo de Embrach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 30′ 37″ N 8° 35′ 36″ O / 47.51028 °N, 8.59333 °O / 47.51028; 8.59333 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 37″ N 8° 35′ 36″ O / 47.51028 °N, 8.59333 °O / 47.51028; 8.59333 (mapo)
Areo 12,72 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 8424
Komunumkodo 0056
Mapo de Embrach
vdr

Pri la komunumo

Embrach estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 8577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Embrach disponas pri bela malnova vilaĝcentro kun diversaj konstruaĵoj bone konservitaj el la mezepoko.

Geografio

Embrach situas en la Zurika Unterlando inter Bülach kaj Vinterturo, kvin kilometre norde de la interkontinenta Flughaveno Zuriko ĉe la bordo de la rivero Töss.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Embrach limas en nordo al Freienstein-Teufen, en nordoriento al Dättlikon, en oriento al Pfungen, en sudoriento al Oberembrach, en sudo al Lufingen, en sudokcidento al Winkel, en okcidento al Bülach, kaj en nordokcidento al Rorbas.

Trafiko

Embrach disponas pri stacidomo Embrach-Rorbas de la fervojkompanio THURBO, kiu situas sur la linio de Vinterturo tra Bülach, Eglisaŭ al Waldshut. Per ĝi kaj per la poŝtaŭtobuslinio al la Flughaveno Zuriko kaj al Rorbas kaj Teufen Embrach estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

La Ĥorsinjorkonvento Sankta-Paetro de Embrach estis unuan fojon dokumjente menciita en la jaro 1044 kaj malfondita en la jaro 1524 okaze de la reformacio. Ĝi observis ĝis tiam la malsuperan jurisdikcion de la habsburga Grafejo Kiburgo. Kun ties transiro al Zuriko la regiono fariĝis zurika posedaĵo en la 15-a jarcento.

En la jaro 1444 Embrach estis dum militiro de la armeo de la Svisa Ĵurkomunumo kontraŭ la fortiĝanta urbo-ŝtato Zuriko elrabita kaj bruligita. Dum tio atako la komunumo kun escepto de du domoj komplete detruiĝis.

De la 15-a jarcento ĝis la jaro 1798 Embrach estis regita de la urbo Zuriko tra ĝia Grafejo Kiburgo. Ĉe la fondiĝo de la Helveta Respubliko Embrach estis atribuita al la distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Famuloj

Esperanto-movado

Dietrich Michael Weidmann, nuntempa kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj longjara komitatano kaj iama ĝenerala sekretario de TEJO kaj multjara komitatano de UEA, estas civitano de Embrach.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj