Embrazuro (arĥitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Embrazuro ĉe la Princoportalo (ca. 1225) de la katedralo de Bamberg

Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestropafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.[1] Male al tio la kadroj de arkoj, de ŝtonaj pordaj aŭ fenestraj fostoj staras rektangule al la fasado.

Embrazuro limigas malregule formitajn minŝtonojn kaj aliajn materialojn en la masonaĵo, akcentas la muromalfermaĵon kaj plibonigas en dikmuraj konstruaĵoj la lumenfluon, dum kiam rektangule sekcitaj malfermaĵoj priombras fenestrojn kaj pordojn kaj aperigas ilin kiel truojn en la fasado.

Per embrazuroj estas produkteblaj precize tajlitaj kaj limigaj pordaj kaj fenestraj malfermaĵoj. La dikmura minŝtona masonaĵo romanikaj kaj gotikaj konstruaĵoj ofte estas plurfoje ŝtupigita kaj profilita, okupita per duonkolonoj aŭ kolonoj. La unuaj embrazuraj figuroj firme ligita kun la portanta strukturo, la tiel nomataj kolonofiguroj, estis kreataj antaŭ 1140 por la frugotika okcidenta fasado de la iama abatopreĝejo de Sankta Denizo (Seine-Saint-Denis). Ili perdiĝis en la 18-a jarcento. Similaj embrazurfiguroj troviĝas en la okcidentaj portaloj (1145/55) de la katedralo de Chartres. Ekde la 13-a jarcento[2] la embrazuroj aparte de preĝejportaloj estis pli kaj pli akcentataj, dum kiam la kolonostatuoj evoluis al memstaraj fondfiguroj starantaj libere antaŭ la embrazuroj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilfried Koch: Baustilkunde. Europäische Baukunst von der Antike bis zur Gegenwart. Sonderausgabe. Orbis-Verlag, Munkeno 1988, ISBN 3-572-05927-5.
  2. Johannes Jahn, Wolfgang Haubenreisser: Wörterbuch der Kunst (= Kröners Taschenausgabe. vol. 165). 10-a reviziita kaj pliampleksita eldono. Kröner, Stutgarto 1983, ISBN 3-520-16510-4, p. 270.
  3. Georges Duby, Jean-Luc Duval: La Sculpture. De l'antiquité au moyen âge. Du VIIIe siècle avant J.-C. au XVe siècle. Deŭième partie: Le grand art du moyen-âge, du Ve au XVe siècle. Bénédikt Taschen Verlag, Kolonjo k. a. 1999, ISBN 3-8228-7102-8, p. 350.