Emfizemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emfizemo estas kronika malsano pro troa amasiĝo de aero en pulmoj. Pro malgrandiĝo de streĉo en pulma histo la pulmoj ne povas forblovi aeron kaj iliaj vezikoj disbloviĝas.

La bronkoj disdividiĝas en bronketoj pli kaj pli malgrandaj, kaj ĉe la ekstremo de la plej etaj troviĝas kavaĵetoj nomitaj alveoloj, esenca elemento de la pulma histo, kie okazas la oksigeniĝo de la sango. Kronikaj malsanoj de la pulmo kaj de la bronkoj, precipe kronika bronkito, submetas la alveolojn dum jaroj al granda streĉo, kiu finfine perdigas la elastecon de la alveolaj parietoj kaj eĉ kaŭzas ties detruon. La alveoloj tiam dilatiĝas kaj la paciento ne sukcesas elirigi la jam konsumitan aeron, kiu postrestas en ili, malgraŭ peniga elspirado. Sekve la oksigeniĝo de la sango suferas kaj aperas dispneo (malfacila spirado), ne grava ĉe la komenco, kiu intensiĝas pro malvarma aero kaj pro infektoj de la supraj spiraj kanaloj. La bronka obstrukco pro sekreciaĵoj estigas fortan tusadon dumnokte kaj precipe ĉe vekiĝo, kaŭze de la dumnokte akumulita sekrecio. Finfine aperas nenormala trograndiĝo de la dekstra parto de la koro (parto, kiu regas la pumpadon de la sen-oksigena sango al la pulmoj), blua haŭtkoloro kaj malgrasiĝo. Tiu malsano nomiĝas emfizemo kaj povas esti sukcese kuracata nur se la lezoj de la histoj ne estas ankoraŭ tro gravaj.