Emil Adolf von Behring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
E A Behring.jpg
EmilVonBehring.jpg

Emil Adolf von Behring (n. la 15-an de marto 1854 en Hansdorf, Okcidenta Prusio, sub la nomo Emil Adolf Behring; m. la 31-an de marto 1917 en Marburg) estis germana bakteriologo kaj serologo. Li estis la unua Nobel-premiito pri medicino.

Aparte pro siaj esploroj pri la malsano difterio, kiu meze de la 19-a jarcento kaŭzis la morton de preskaŭ duono el ĉiuj infanoj, li iĝis siaepoke famega sciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Emil Behring naskiĝis kiel infano de instruisto en baza lernejo. Stipendio de la prusia ŝtato ebligis al li atingi la abituron. Amiko de la familio financis lian studadon de medicino. Dum 1878 li doktoriĝis en la universitato de Berlino. Sekve li estis kuracisto en la prusia armeo. Li spertiĝis pri higieno de armeaj malsanulejoj, kuracado de vundiĝoj kaj la limigoj de epidemioj de infektaj malsanoj. En Berlino li estis asistanto de Robert Koch en ties instituto pri infektaj malsanoj. Fine de 1891 Emil Behring sukcesis kuraci du infanojn suferantaj pro difterio per kontraŭveneno havigita el ŝafa sango. Jaron poste estrarano de ĥemia entrepreno en Frankfurto-ĉe-Majno-Höchst komprenis la gravecon de la esploraj rezultoj, kaj ekde la jaro 1894 la kontrau-difteria kuracilo amase produktiĝis. Jam unu jaron pli frue, dum 1983, Behring estis nomumita profesoro pri medicino en la universitato de Halle.

Dum 1895 la prusia ŝtato nomumis Emil Behring profesoro pri higieno en la universitato de Marburg. Per subteno de la farboproduktejo Frankfurto-Höchst kaj per mono gajnita per ricevo de francia scienca premio, li krome instalis ampleksan privatan laboratorion. Dum 1901 li iĝis la unua Nobel-premiito pri medicino, kaj samjare estis nobeligita (ekde tiam li portis la vorteton "von" en sia nomo). Li aĉetis plurajn konstruaĵojn proksime de la laboratorio, kaj fine de la jaro 1904 ekestis propra farmacia entrepreno.

Komence de la Unua Mondmilito amplekse grandiĝis la produktado de la entrepreno, ĉar la armeo de la Germana Regno amase mendis vakcinojn kontraŭ la malsano tetanoso. Sed ankaŭ aliaj vakcinoj estis grandkvante produktataj. Emil von Behring mortis antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, la 31-an de marto 1917, en aĝo de 63 jaroj en Marburg.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]