Emil Arató

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ARATÓ Emil [pr. arato:], Grünberger, estis hungara kuracisto, sportkuracisto naskiĝinta en Lugos la 17-an de novembro 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-a de aprilo 1978.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1967- Dalmady Zoltán-memormedalo

Kariero[redakti | redakti fonton]

Arató havigis diplomon de kuracisto en 1918. Ekde 1902 li estis ano de la socialdemokrata partio. Li estis kuracisto de la Laborista Korptrejniga Acocio (MTE), prezidanto de la naĝa faksekcio, ekde 1924 la fondantprezidanto de Kontraŭalkohola Laborista Ligo. Li estis same unu el kuracistoj de Ruĝa Helpo en Hungarujo. Post 1945 li agadis en la komunista partio, li estis ekde 1947 la direktoro de la Tutlanda Sportkuracista Instituto, poste direktoro-ĉefkuracisto de la Instituto pri Korpkulturo kaj Sportsanafero de Budapeŝto ĝis 1961. Li redaktis la revuojn Munkás Sport- és Egészségügy, poste Munkáskultúra.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon