Emil Asboth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ASBOTH Emil (pro. aŝbot) estis hungara inĝeniero pri mekaniko, teknikuniversitata profesoro naskita en Újarad la 23-an de majo 1854 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1935.

Biografio

Emil Asboth finis siajn studojn en Zuriko kaj li debutis kiel praktikanta inĝeniero en Augsburg. De 1878 li estis konstruktisto de la universitatoj de Riga, de 1880 de Zuriko. De 1882 li prelegis en la teknika universitato de Budapeŝto. De 1883 li estis publika ordinara profesoro. De 1899 li estis direktoro, poste ĝeneraldirektoro de la fabriko Ganz.

Fonto