Emil Boc

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emil Boc
Emil Boc

61-a Ĉefministro de Rumanio
Oficanta
Funkcio akceptita:
22-a de decembro 2008

Naskiĝo 6-a de septembro 1966
en Răchiţele, distrikto Cluj
Nacieco Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Politika partio Liberala Demokrata Partio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Emil BOC (naskiĝis 6-a de septembro 1966 en Răchiţele, distrikto Cluj) estas rumana politikisto. Li komence estis membro de la politika partio "Partidul Democrat" ("Demokratia Partio"). De 2004 ĝis la komenco de 2009 li estis la urbestro de Cluj-Napoca. Somere 2005 Emil Boc iĝis prezidanto de la Partidul Democrat, kies malmembriĝon el la Socialista Internacio li same antaŭenpuŝis kiom la aliĝon de la partio al la konservativa Eŭropa Popola Partio en 2006.

Post la fuzio de sia partio kun la ĝis-tiama "Partidul Liberal Democrat" (Liberale Demokratia Partio) sub Theodor Stolojan, Emil Boc en decembro 2007 transprenis la partian prezidantecon de la nove fondita "Partidul Democrat Liberal" (Demokrate Liberala Partio). La 22-an de decembro 2008 la rumana parlamento per 324 kontraŭ 115 voĉoj elektis lin la nova ĉefministro de Rumanio.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Antaŭe: Ĉefministro de Rumanio Poste:
Călin Popescu-Tăriceanu 2008 – elektota
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj