Emil Cioran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Emile CIORAN (8-a de aprilo 1911, Răşinari20-a de junio 1995, Parizo) estis rumanidevena filozofo kaj eseisto. Post rumanlingvaj debutoj li verkis sian pluan verkaron franclingve. Li estas rimarkiginta sin per sia ege nihilisma kaj malhela inspiro, kaj samtempe sia elstara stila talento kaj klarvida kaj subtila menso. Li verkis esence librojn de aforismoj.

Listo de libroj: origine rumanlingvaj verkoj:

  • Sur la supraĵoj de malespero
  • La libro de la ŝajntrompaĵoj
  • Larmoj kaj sanktuloj
  • Sunsubiro de la pensoj
  • Dogmolibro de la venkitoj

franclingvaj verkoj:

  • Précis de décomposition (1949) (Traktato pri putriĝado)
  • Syllogismes de l'amertume (1952) (Silogismoj de amareco)
  • La Tentation d'exister (1956) (La tento pri ekzisto)
  • Histoire et Utopie (1960) (Historio kaj utopio)
  • La Chute dans le temps (1964) (Elfalo en la tempon)
  • Le Mauvais Démiurge (1969) (La malbona kreanto-dio)
  • De l'inconvénient d'être né (1973) (Pri la malavantaĝoj naskiti)
  • Écartèlement (1979) (Kvarumado)
  • Exercices d'admiration (1986) (Ekzercoj al admiro)
  • Aveu x et Anathèmes (1987) (Konfesoj kaj abomenoj)
  • Entretiens (1990) (Kunparoloj)
  • L'Ami lointain : Paris Bucarest (1991)

kelkaj citaĵoj (en ĉi tiuj ne troviĝas la nihilismaj!):

  • Malplena tempo de meditado estas verparole la ununura tempo plena. Ni devus neniam honti pro akumulado de senuzaj momentoj. Senuzaj ŝajne, plenigitaj fakte. Mediti estas plejsupera liberokupo, kies sekreta scipovo perdiĝis.
  • Se oni volas koni landon, devas oni legadi ties duarangajn beletristojn, kiuj kiel ununuraj spegulas ties veran naturon. La aliaj denuncas, aŭ transnobligas la senvalorecon de siaj samlandanoj: ili ne volas nek povas stari samterene kun tiuj. Ili estas malfidindaj atestantoj.
  • Unusola afero gravas: lerni la scipovon esti malgajninto.
  • Progreso-ideo estas la maljusteco, per kiu ĉiu generacio atencas la antaŭpasintajn.
  • Feliĉa la tempo, kiam oni disponis je lokoj kien fuĝi, kiam ili estis alireblaj akceptemaj! Ni estas je ĉio malposedigitaj, eĉ je dezerto.
  • Iri en arbaro inter du heĝoj de filikoj aŭtune pompiĝintaj, tio konsistigas triumfon. Kiom kompare valoras laŭdoj kaj aplaŭdoj?

Links[redakti | redakti fonton]