Emil Jannings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emil Jannings kaj edzino (Majo 1929)

Emil JANNINGS, origine: Theodor Friedrich Emil JANENZ (naskiĝis la 23-an de julio, 1884, mortis la 3-an de januaro, 1950) estis germana aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Rorschach, Svislando, li pasigis sian junaĝon en Görlitz, Germanio. Li forlasis la lernejon sen abiturienta ekzameno kaj eklaboris sur ŝipo, ĉar liaj gepatroj malpermesis al li fariĝi aktoro. Surŝipe li perdis ĉiujn romantikajn iluziojn pri la marista vivo, tiel li post unu jaro revenis al Görlitz. Li sukcesis eklabori ĉe la loka teatro, kvankam oni tie atestis al li mankon de talento.

Ekde 1901 Emil Jannings laboris en aro da malgrandaj scenejoj en la germanlingvaj landoj. Sekvis okupoj en pli grandaj teatroj, ekz. en Rudolstadt, Halle (Saale), Bonn, Kenigsbergo, Nürnberg kaj Bremeno. En la jaro 1915 li venis al Berlino, kie li sukcese prezentis klasikajn kaj modernajn rolojn.

En 1916 la filmreĝisoro Ernst Lubitsch malkovris lian talenton kaj instigis al la kinolaboro. Tio komence ne kontentigis la aktoron, ĉar en la mutfilmoj mankis al li la ebleco, esprimi sin per sia voĉo. Tamen li aperis en aro da filmoj kaj fariĝis unu el la plej famaj germanaj filmaktoroj de tiu ĉi epoko.

Per filmoj de Friedrich Wilhelm Murnau (Tartuffe, Der letzte Mann, Faust) Emil Jannings gajnis internacian famon. En la jaro 1926 Jannings eklaboris en Usono - kaj famiĝis ankaŭ tie. Jam pro siaj unuaj du filmoj (The Way of All Flesh kaj The Last Command) li gajnis la Oskaron en la kategorio plej bona ĉefrolo.

Post tri pliaj filmoj tamen finiĝis lia kariero en Hollywood: Lia forta germana akĉento ne taŭgis por la moderniĝanta sonfilmo. Li en 1929 revenis al Germanio kaj furoris jaron poste apud Marlene Dietrich en la rolo de la profesoro Rath en la filmo Der blaue Engel.

Post la ekrego de Adolf Hitler Emil Jannings aperis ankaŭ en kelkaj propagandaj filmoj por la nazia reĝimo. Sian lastan filmon li finis en la jaro 1943.

En 1945 li komencis la laborojn por plia filmo, sed pro malsano kaj la fino de la milito li ne plu povis fini ĝin. Li retiriĝis el sia aktora vivo, ekloĝis en Strobl am Wolfgangsee (Aŭstrio), kie li en 1950 mortis de kancero.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Madame Dubarry (Germanio, 1919)
  • Rose Bernd (Germanio, 1919)
  • Anna Boleyn (Germanio, 1920)
  • Danton (Germanio, 1921)
  • Der letzte Mann (Germanio, 1924)
  • Das Wachsfigurenkabinett (Germanio, 1924)
  • Varieté (Germanio, 1925)
  • Tartuffe (Germanio, 1925)
  • Faust (Germanio, 1926)
  • The Way of All Flesh (Usono, 1927)
  • The Last Command (Usono, 1927)
  • The Street of Sin (Usono, 1927)
  • Betrayal (Usono, 1929)
  • Der blaue Engel (Germanio, 1930)
  • Der alte und der junge König (1935)
  • Der Herrscher (Germanio, 1937)
  • Der zerbrochene Krug (Germanio, 1937)
  • Robert Koch, der Bekämpfer des Todes (filmbiografio pri Robert Koch, 1939)
  • Ohm Krüger (Germanio, 1941)
  • Die Entlassung (Germanio, 1942)
  • Altes Herz wird wieder jung (Germanio, 1943)
  • Wo ist Herr Belling? (Germanio, 1945 - ne finita)