Emil Nagel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil NAGEL laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagel Emil estis hungara kuracisto, kirurgo, okulkuracisto.

Emil Nagel [1] naskiĝis la 30-an de junio 1817 en Makó. Li mortis la 18-an de majo 1892 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Nagel frekventis gimnaziojn en Arad, Szeged kaj Pest (urbo). En 1834 li studis unu jaron en Universitato de Pest, poste en Vieno, kie li ricevis diplomon en 1841. Post siaj studoj li laboris en hospitalo en Vieno, poste en Temeŝvaro. En 1849 li rifuĝis de la hungaraj liberecbatalantoj al Vieno, kie li aliĝis al la armeaj kuracistoj. En Kecskemét li infektiĝis je tifo. Post la resaniĝo li laboris en Pest, Vieno, fine en Klausenburg. Li pensiuliĝis en 1868.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Népszerű értekezés a szem gondviseletéről (1850)
  • A csonttörések, kórboncztani, kórtörténeti és gyógyeljárási tekintetben (1862)
  • Methode oder Schablone? Darstellung eines praktisch bewährten Verfahrens, um den Luftzutritt zur Chloroformdamphe zu reguliren (1871)
  • Die Seekrankheit (1876)

Fontoj[redakti | redakti fonton]