Emil Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Nagy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1871 (1871-11-16)
en Kaposvár
Morto 20-an de aŭgusto 1956 (1956-08-20) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Nagy
Infanoj Kristóf Nagy • István Vámosi Nagy
Parencoj József Hárs
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoadvokato
vdr

Emil NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Emil estis hungara politikisto, ministro, advokato, parlamentano, ĵurnalisto.

Emil Nagy [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1871 en Kaposvár. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Nagy frekventis gimnazion inter 1882 kaj 1890 en Budapeŝto, poste li lernis juron en la sama urbo. Li advokatiĝis en 1898. Inter 19051911 li estis parlamentano, poste li havis jurajn taskojn. Li denove estis parlamenta deputito inter 19221935, dume inter 1923 kaj 1924 li estis ministro pri justico. En Londono li konatiĝis kun Lordo Rothermere, poste li disŝutis la reviziismon pri Hungario. Inter 1951-1953 li estis deportita al provinco.

Dum jardekoj li ofte kontribuis en Pesti Hírlap. Li edziĝis trifoje, resume li havis 10 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Traté de Trianon et ses Conséquences (1927)
  • A Duna–Tisza-csatorna világszemszögből (In: Bizalom (1931, 2001)
  • Finn–magyar párhuzamok (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]