Emil Orlik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto el la 1920-aj jaroj
Emil Orlik
Hans Pfitzner: germana poŝtmarko el 1994 laŭ portretodesegnaĵo de Orlik

Emil Orlik, ĝusta ĉeha skribmaniero Emil Orlík, (naskiĝinta la 21-an de julio 1870 en Prago; mortinta la 28-an de septembro 1932 en Berlino) estis bohema pentristo, grafikisto, fotografiisto kaj arto-metiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Orlik estis filo de la juda tajlormajstro Moritz Orlik (1832–1897)[1] el Prago kaj de ties edzino Anna, denaska Stein[2]. Post la abituro en 1889 je Prago li studis ekde 1889 ĝis 1893 ĉe la privata pentrolernejo de Heinrich Knirr en Munkeno kaj ĉe la Akademio de Bildaj Artoj je Munkeno. En 1894 li revenis al Prago, kie li en 1897 finfine establiĝis per propra verkejo. Decida por lia plua artisma evoluo fariĝis vojaĝo al Japanujo de 1900 ĝis 1901. En 1904 li translokiĝis al Vieno. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis membro de la Viena Secesio kaj publikigis en la Secesia revuo "Ver Sacrum". Voko al la Ŝtata Instruinstituto de la Berlina Artmetia Muzeo kiel profesoro kaj estro de la grafiko-klaso – li estis posteanto de Otto Eckmann – igis lin transloĝiĝi al Berlino. Inter liaj lernantoj troviĝas tre bone konataj nomoj Namen kiel George Grosz, Hannah Höch, Oskar Nerlinger, Josef Fenneker, sed ankaŭ malpli konataj kiel ekzemple Carl Schröder kaj la trankvila Gustav Berthold Schröter. Ekde 1906 Orlik destis membro de la Berlina Secesio kaj partoprenis ties ekspoziciojn.

Berlino restis ĝis la morto de Orlik lia loĝurbo, de tie li preskaŭ ĉiun jaron li entreprenis vojaĝojn al Sudeŭropo, Francujo kaj Svisujo. En la jaro 1912 li komencis sian duan, pli vastan vojaĝon al Azio, kiu kondukis lin tra Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo. Li mortis la 28-an de septembro 1932 en Berlino.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Orlik verkis precipe kiel desegnisto kaj grafikisto (akvafortoj kaj lignogravuraĵoj). Liaj motivoj ampleksas portretojn de elstaraj samtempuloj, i.a. de Henrik Ibsen, Bernhard Pankok, Gustav Mahler, Hermann Bahr, Max Klinger, Rainer Maria Rilke, kiun li konis ekde 1896 el Prago, kaj Jakob Wassermann. "La temaro de liaj verkoj radikas en la etburĝa kaj kampara medio de liaj respektivaj restadejoj ... Per tio ankaŭ la temocikloj en la verko de Orlik ... estas skizitaj: la popolarto, la kampara vivo, la monduma, la grandurbo kaj ĝiaj loĝantoj, la ekzota, la foraj landoj de Oriento kaj de Orientazio."[3]

Afiŝo de Emil Orlik pri la dramo Die Weber de Gerhart Hauptmann

Orlik konceptis laŭ mendo de la kolonja ĉokoladofabrikanto Ludwig Stollwerck kolektobildojn por Stollwerck-Kolektalbumoj, i.a. la serio „Rinderbilder“ [Bovobildoj] por la Stollwerck-Kolektalbumo N-ro 5 el 1902.[4] De 1917 ĝis 1918 Orlik estis okupita dum la Konferenco de Brest-Litovsk kiel gazetara desegnisto. En la berlina periodo de Orlik ekestis i.a. portretoj de Ernst Barlach, Lovis Corinth, Otto Dix, Käthe Kollwitz, Max Slevogt, Franz Werfel, Rudolf Steiner, Thomas Mann, Albert Einstein, Franz Marc kaj Alfred Döblin. Kunlabore kun Max Reinhardt li verkis por ties enscenigoj konceptojn por scenaranĝoj kaj kostumoj.

Kiel aldonaĵoj la artorevuo Pan publikigis en 1897 malgrandajn akvafortojn de Orlik, inter ili etformata akvaforto de la afiŝo Die Weber [La teksistoj] pri la samnoma sociodramo de Gerhart Hauptmann. En letero de la 13-a septembro 1897 al la poeto li referencis la reproduktaĵon de la afiŝo en ĉi tiu revuo, kiu validas kiel „fundamenta ŝtono de la germana socia afiŝo“[5] Ekde 1897 ĝis 1901 la munkena kultura revuo Die Jugend ree kaj ree uzis grafikaĵojn kaj bildojn de Orlik.

Japanismo[redakti | redakti fonton]

Post sia uunua vojaĝo al Japanujo en 1900/01 Orlik kreis verkojn inspiritajn de japana kolora lignogravurado. Oni nombras lin do al la artistoj de la japanismo. Orlik ankaŭ vojaĝis al Ĉinujo, Rusujo kaj Egiptujo.

Orlik kolektis artverkojn el orienta Azio kaj estis en 1909 pruntedonanto por la ekspozicio „Japan und Ostasien in der Kunst“ [Japanujo kaj orienta Azio en la arto].[6]

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 2012: Emil Orlik. Meistergraphik, Edenkoben, Galerio Max Slevogt en Kastelo Vilao Ludwigshöhe[7]
  • 2012: Wie ein Traum. Emil Orlik in Japan. Muzeo por Arto kaj Metio je Hamburgo, 12-an de oktobro 2012 ĝis 27-an de januaro 2013
  • 2012: Zwischen Japan und Amerika. Emil Orlik. Ein Künstler der Jahrhundertwende. Kunstforum Ostdeutsche Galerie Regensburg, 18-an de novembro 2012 ĝis 3-an de februaro 2013

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en la gazeto Prager Tagblatt de la 11-an de decembro 1897
  2. Polica informilo pri la familio
  3. Emil Orlik. Zeichnungen und Druckgraphik von 1889-1932, Munkeno 1972, p. 33
  4. Lorenz, Detlef: Reklamekunst um 1900. Künstlerlexikon für Sammelbilder, Reimer-Verlag, 2000.
  5. Eugen Otto (eldoninto): Emil Orlik. Leben und Werk 1870 bis 1932. Prago, Vieno, Berlino. Christian Brandstätter Verlag, Vieno 1997, p. 146.
  6. Cäcilie und Oscar Graf, Verzeichnis der Sammlungen und Aussteller, en ekspozicia katalogo: Japan und Ostasien in der Kunst, Oficiala katalogo de la ekspozicio, Munkeno 1909, p. 104
  7. http://www.max-slevogt-galerie.de/ausstellungsarchiv_emil_orlik.html

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ekslibriso de Orlik
  • Uwe Carstens: Emil Orlik, en: Tönnies-Forum, 16-a jarkolekto, 2007, kajero 2
  • Heinrich Scheffer: Die Exlibris des Emil Orlik, Wiesbaden: Verlag Claus Wittal 1992, ISBN 3-922835-23-6
  • Hans H. Hofstätter: Geschichte der europäischen Jugendstilmalerei. Ein Entwurf, Kolonjo 1977 (6-a eldono), ISBN 3-7701-0246-0, p. 229
  • Birgit Ahrens: ‚Denn die Bühne ist der Spiegel der Zeit‘. Emil Orlik (1870-1932) und das Theater, Kiel: Verlag Ludwig 2001, ISBN 3-933598-19-2
  • Eugen Otto: Emil Orlik. Leben und Werk 1870 bis 1932. Christian Brandstätter Verlag, Vieno, 1997
  • Siegfried Salzmann: Emil Orlik (1870-1932) zum 100. Geburtstag. Ekspozicia katalogo de Wilhelm-Lehmbruck-Muzeo de la urbo Duisburg, 6-an de novembro ĝis 6-a de decembro 1970, Duisburg 1970
  • Franz Matsche (eldoninto): Emil Orlik. Zeichnungen und Druckgraphik von 1889-1932. Katalogo pri ekspozicio en la Urba Artmuzeo je Bonn, 14-an de novembro 1972 ĝis 7-an de januaro 1973 kaj de Vilao Stuck, Munkeno, 8-an de marto 1973 ĝis 6-an de majo 1973, Passau 1972
  • Emil Orlik. Maler, Zeichner und Graphiker. Katalogo pri ekspozicio 15-an de marto ĝis 30-an de aprilo 1974 en la galerio de Abercron Köln, Kolonjo 1974
  • Julia Cremer: Wiedergefunden: Emil Orliks Wandbild aus Oskar Loerkes Gartenlaube in Berlin-Frohnau. En: Jahrbuch der deutschen Schillergesellschaft. 53. Jahrgang 2009, Wallstein Verlag, Göttingen 2009, pj. 276-291. ISBN 978-3-8353-0524-3
  • Jürgen Herrlein: Prager jüdische Akademiker als Mitglieder der Studentenverbindungen „Corps Austria“ und der „Rede- und Lesehalle deutscher Studenten in Prag“. Deren Exlibris- und Vereinsgraphik von Emil Orlik (1870-1932) und Georg Jilovsky (1884-1958); en: Österreichisches Jahrbuch für Exlibris und Gebrauchsgraphik, vol. 66, 2009-2010, pj. 27–35, ISBN 978-3-9500800-5-6
  • Stiftung Kunstforum Ostdeutsche Galerie (eldoninto): Zwischen Japan und Amerika. Emil Orlik – Ein Künstler der Jahrhundertwende. Kerber, Bielefeld 2012, ISBN 978-3-86678-714-8.
  • Jochen Meyer: »Ich gehe mit Kremserweiß schlafen und stehe mit Zinnoberrot auf!« Emil Orliks »Kamelbriefe« an Oskar Loerke 1913-1932. Wallstein, Göttingen 2013, ISBN 978-3-8353-1360-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]