Emil Schultheisz (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Schultheisz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1923 (1923-06-21)
en Budapeŝto
Morto 12-an de junio 2014 (2014-06-12) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • internisto • universitata instruisto • ministro
vdr

Emil Schultheisz [ŝultejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schultheisz Emil estis hungara kuracisto, ministro, profesoro.

Emil Schultheisz [1] Arkivigite je 2009-04-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de junio 1923 en Budapeŝto . Li mortis la 12-an de junio 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Schultheisz frekventis universitatojn en Kolozsvár, Debrecen, Budapeŝto inter 1941 kaj 1950. Post lernado li estis kuracisto jardekon. En 1960 li eklaboris en la centra ŝtata hospitalo, kie li estis direktoro en 1970. Inter 1968-1974 li estis direktoro de medicina muzeo. En 1972 li iĝis ankaŭ vicministro, inter 1974 kaj 1984 ministro pri sano. Li ekinstruis en la universitato en rango titulara profesoro, inter 1984 kaj 1993 li estis katedrestro. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1970-2003, krome svedan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fejezetek az orosz-magyar orvosi kapcsolatok múltjából (1960)
  • Orvostörténelem. Egyetemi jegyzet (1992) – studenta lernolibro
  • Traditio renovata. Tanulmányok a középkor és a reneszánsz orvostudományáról (1997)
  • A nagyszombati egyetem orvostanárai (2004)
  • Kunst und Heilkunst (2007)
  • Leibniz és a medicina (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]