Emil Smetánka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Smetánka
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1875 (1875-10-14)
en Horní Krupá
Morto 6-an de januaro 1949 (1949-01-06) (73-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Patro František Smetánka
Frat(in)oj Jaroslav František Smetánka • František Smetánka
Okupo
Okupo universitata instruisto • verkistolingvisto • literaturhistoriisto • bohemicist
vdr

Emil Smetánka (naskiĝis la 14-an de oktobro 1875 en Horní Krupá apud Havlíčkův Brod - mortis la 6-an de januaro 1949 en Prago) estis ĉeĥa filologo, bohemisto, profesoro de la malnova ĉeĥa literaturo ĉe Universitato de Karolo. Li estis ankaŭ pionira esperantisto, kies traduko el Vítězslav Hálek aperis jam en Fundamenta Krestomatio. La sama traduko aperis jam en 1892 en La Esperantisto, p. 132.

Li estis disĉiplo de Jan Gebauer, daŭrigis lian verkaron kaj adaptis ĝin al novaj sciencaj postuloj. Li kontribuis al stabiligo de la moderna ĉeĥa lingvo inter la du mondmilitoj.

Ekde 1915 titola profesoro de la ĉeĥa lingvo kaj de la ĉeĥa literaturo ĉe la Karola Universitato, membro III-aklasa de la Ĉeĥa Akademio kaj de Reĝa Ĉeĥa Societo de Sciencoj.

Lian sciencan laboron rompis la unua mondmilito, sed post starigo de Ĉeĥoslovakio (1918) li partoprenis en ĉiuj gravaj lingvistikaj laboroj. Naŭ jarojn li estis membro de terminologia komisiono ĉe la ministerio de nacia defendo kaj tre meritis pri la ĉeĥa milita terminaro. Li estis konsultato ĉe ministerio de eksterlandaj aferoj por tradukado de kelkaj leĝoj, ĉe la ministerio de poŝto kaj telegrafo konsultato por la poŝta terminaro. Krom siaj universitataj prelegoj kaj seminarioj li lekciis pri la malnova ĉeĥa lingvo ankaŭ en la lernejo por arkivistoj, pri la lingva ĝusteco en la Altlernejo de Studoj Pedagogiaj, pri la ĵurnalista ĉeĥa lingvo en la Libera Lernejo de Politikaj Sciencoj. Plie li prelegis pri diversaj problemoj de la ĉeĥa lingvo en pluraj feriaj kursoj por instruistoj. Li multe meritis pri altigo de lingvonivelo de ĉeĥaj sciencaj verkoj per korektado de sciencaj manuskriptoj (ĉefe medicinaj), kiel sekretario de 3-a klaso de Ĉeĥa Akademio li aranĝis ĉiujn verkojn, kiujn ĉi tiu klaso eldonis. Kiam František Žilka nove enĉeĥigis la Novan Testamenton, Smetánka helpis kiel specialisto pri la malnova kaj nova biblia lingvaĵo.

Li estis kunredaktoro de la gazeto Naše řeč (Nia lingvo) ekde ĝia fondiĝo en 1916. Ekde 1919 li partoprenis reviziadon de novaj Ortografiaj Reguloj de Ĉeĥa Lingvo. Inter 1928-1930 li redaktis slavistikan parton de Časopis pro moderní filologii (Gazeto por la moderna filologio). Ekde 1929 li gvidis kune kun prof. Chlumský enskribadon kaj gramofonan registradon de ĉeĥaj dialektoj por la Fonografia Instituto de Ĉeĥa Akademio, ekde 1939 li estis direktoro de la instituto. Ekde 1935 membro de la redakcio de Ĉemana Vortaro de Ĉeĥa Lingvo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Skloňování v jazyce českém, (Deklinacio en la lingvo ĉeĥa, 1909)
  • Starší literatura česká, (Malnova literaturo ĉeĥa, 1910)
  • Tschechisches Lesebuch mit Glossar, (Ĉeĥa legolibro kun glosaro, germane, 1914)
  • Tschechische Grammatik, (Ĉeĥa gramatiko, germane, 1920
  • Dějiny staročeské literatury, (Historio de la malnovĉeĥa literaturo, 1928)
  • Československé časování, (Ĉeĥoslovaka konjugacio, 1928)
  • Vybrané části ze skladby jazyka československého, (Elektitaj partoj el sintakso de la lingvo ĉeĥoslovaka, 1930
  • Československé hláskosloví, (Ĉeĥoslovaka fonologio, 1931)

Redaktado[redakti | redakti fonton]

  • Jan Gebauer: Slovník staročeský (Vortaro malnovĉeĥa, - Smetánka ĝin finis kaj eldonis)
  • Petr Chelčický: Síť víry (Reto de kredo, 1912 kaj 1929)
  • Petr Chelčický: Dva traktáty. Výklad na 2. epištolu sv. Jana a O základu zákonů lidských (Du traktaĵoj: Ekspliko de la 2-a epistolo de sankta Johano kaj Pri la bazo de leĝoj homaj, 1932)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

LA POETO

(El V. HALEK.)

Benita, kiun Dia mano
Poeton eksanktigas!
Li volon Dian, homan koron,
Profunde komprenigas.

Li konas kanton, kiun homo
Kaj kiun birdo ploras;
Li frapon de la kor' komprenas,
Se velkas ĝi, se floras.

Malklaron de aliaj homoj
Li vidas malfermitan;
De Di' la filojn li kondukas
En landon promesitan.