Emil Sonderegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil SONDEREGGER, svisa militisto kaj volapukisto naskiĝis 1868 en Herisau kaj mortis 1934.

Li estis filo de negocisto kaj laboris kun sia patro en komerco tra Eŭropo, pro tio, li akiris grandan lingvan konon kaj lernis Volapukon en sia juneco kaj estis prezidanto de volapuk-klubo de Herisau. Poste li lasis la komercon kaj eniris la svisan armeon 1888. Dum unua mondmilito li komandis brigadon (1916) kaj divizion (1918) kaj estis rigardita kiel heroo. Li iĝis generalo 1920 kaj lasis la armeon 1923.

Li ekis labori al armfabriko Schweizerische Industriegesellschaft Neuhausen kaj vojaĝis kiel ĝia reprezentanto al Ĉinio.

Politike, li estis kontraŭ parlamenta demokratio kaj 1933 eniris ekstrem-dekstran partion "Nacia Fronto", kiun li lasis por fondi politikan radikalan grupon Volksbund kaj post Volksfront. Kiam li mortis, la grupo estis absorbita de Eidgenössische Front.