Emil Széchenyi
Emil Széchenyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1865 en Vieno |
Morto | 30-an de junio 1932 (67-jaraĝa) en Pusztazámor |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Pál Széchényi |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ekonomikisto |
Grafo Emil Széchenyi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchenyi Emil (foje Széchényi Emil) estis hungara magnato, ekonomikisto, bienulo, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1921). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki.
Emil Széchenyi [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1865 en Vieno. Li mortis la 30-an de junio 1932 en Pusztazámor.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Emil Széchenyi lernis en Universitato de Budapeŝto kaj agrara akademio en Magyaróvár. Li longe estis departementestro de Sopron (historia departemento). Li edziĝis en 1892 baldaŭe havanta 5 gefilojn. En 1905 li estis elektita parlamenta deputito, sed li ne apartenis al partio, ekde 1927 li estis senatano. Li ofte okupiĝis pri sia bieno en Vajszka (nuntempe jam Vajska en Serbio). En 1931 li ricevis la rangon krongardisto.