Emil Telmányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Telmányi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1892 (1892-06-22)
en Arad
Morto 12-an de junio 1988 (1988-06-12) (95-jaraĝa)
en Holte
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Emil Telmányi
Edz(in)o Anne Marie Telmányi
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto • violonisto
vdr

TELMÁNYI Emil (telma:nji) estis hungara violonisto naskita en Arado la 22-an de junio 1892 kaj mortinta en Holte (Danio) la 13-an de junio 1988.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Telmányi finis en jaroj 1905-11 en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en Budapeŝto ĉe Jenő Hubay (violino), János Koessler (muzikkomponado) kaj Viktor Herzfeld (kamermuziko). Li komencis sian karieron en 1911 en Berlino; de 1912 li koncertis jam en la tuta Eŭropo. De 1919 li estis dirigento de opero kaj de koncerto en eksterlando. En 1927 li elpaŝis en Budapeŝto. De 1919 li vivis en Kopenhago, inter 1940-69 li estis profesoro de la konservatorio de Arhuzo. Li estis bonega interpretisto de komponaĵoj por violino de Béla Bartók.

Fonto[redakti | redakti fonton]