Emil Vitroel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Vitroel
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1929 (1929-07-08)
Morto 1-an de aŭgusto 2001 (2001-08-01) (72-jaraĝa)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Emil VITROEL, laŭ kutima hungara sinsekvo VITROEL Emil, (naskiĝis la 8-an de julio 1929 en Cermei, Rumanio; mortis la 1-an de aŭgusto 2001 en Orosháza, Hungario) estis rumania hungara skulptisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Vitroel apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li studis inter 1950-1955 en Arta Akademio de Bukareŝto. Post lernado li aliĝis al artistoj de Arad. Inter 1960-1964 li estis la scenejdekoraciisto de teatro de Arado kaj poste ĝis 1968 instruisto de Arta Liceo. En 1984 li ricevis hungaran premion. Liaj skulptaĵoj estas videblaj en muzeoj de Rumanio, Hungario, Germanio, Aŭstrio, subĉiele en Arad kaj Békéscsaba, krome en diversaj privataj kolektantoj.

Individuaj ekspoziciioj[redakti | redakti fonton]

En 2007 memorekspozicio okazis en Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]