Emile Gasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emile GASSE [gas] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1881 en Parizo - mortis la 29-an de aprilo 1974 en Hyeres, Francio) estis la unua esperantisto en sia regiono (Normandio).

Franco, asekur-agento, kunfondis la Popolan Universitaton en Havro.

Esperantiĝis en marto 1900 (la unua en Normandio), partoprenis interalie ankaŭ la 1-an UK en Bulonjo, gvidis centojn da kursoj, inter kiuj ankaŭ oficialan (devigan) ĉe la Komerca Supera Lernejo en Parizo. Ĝis sia morto funkciis kiel fakdelegito de UEA. EdE-G


Verkoj

  • Kurso tutmonda de la lingvo internacia Esperanto laŭ la metodo natura (1905)
  • Monoteismo kaj pozitiva moralo
  • Raciaj derivo kaj verbuzo: necesega aldonaĵo al ĉiuj nunaj vortaroj kaj lernolibroj

Tradukoj