Emile Gsell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Gsell
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1838 (1838-12-31)
en Sainte-Marie-aux-Mines
Morto 16-an de oktobro 1879 (1879-10-16) (40-jaraĝa)
en Ho-Ĉi-Min-urbo
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esploristo • fotisto
vdr
Vido de centraj galerioj kaj turoj ĉe Ankor-Vato, Siamo (nun en Kamboĝo), 1866. Albumena premaĵo per Emile Gsell.

Emile Gsell (naskiĝinta 1838 - mortinta 1879) estis franca fotisto, kiu laboris en Sud-Orienta Azio, fariĝinte la unua komerca fotisto bazita en Saigon (nun Ho-Chi-Minh-urbo). Li partoprenis almenaŭ tri sciencajn ekspediciojn, kaj la bildoj, kiujn produktis lin dum la unua al Angkor, estas inter la plej fruaj fotoj de tiu loko. Kvankam mortis li je frua aĝo, li sukcesis fari kelkajn centojn da fotoj dum apenaŭ pli ol dudek jaroj, montrante vaston de subjektomaterioj inkluzive de arkitekturo, pejzaĝoj, kaj atelieraj, etnografikaj, kaj ĝenraj portretoj.

Gsell naskiĝis en Sainte-Marie-aux-Mines, Haut-Rhin, Francio je la 31-a de decembro, 1838. Li servis en la armeo de 1858 ĝis 1866, dum kiu tempo li lernis fotadon kaj vojaĝis al Koŝin-Ĉinio (ĉu tio estas ĝusta esperantigita ortografio?) (nun Suda Vjetnamio).

En Koŝin-Ĉinio, Gsell dungiĝis per la Commission d'exploration du Mékong, direktita per Ernest Doudart de Lagrée (naskiĝinta 1823 - mortinta 1868), foti la ruinojn de Angkor. Gsell akompanis la ekspedicion al Kamboĝo kaj Siamo (nun Tajlando, kaj tiutempe posedo de Angkor) de junio ĝis septembrooktobro 1866, ofte ricevante sugestojn por fotaj vidpunktoj de Doudart de Lagrée.

Ankaŭ en 1866, post la ekspedicio, Gsell sin establis kiel komerca fotisto en Saigon, fariĝinte la unua profesia fotisto fari tion en tiu urbo.

Dum la unua duono de 1873 Gsell reiris al Angkor kaj vojaĝis tra Kamboĝo kun Louis Delaporte. Pro la forto de siaj Kamboĝaj fotoj Gsell estis premiita mdealon de merito ĉe la Viena Internacia Ekspozicio, kiu okazis de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro, 1873 kaj dum kiu Gsell ekspoziciis du albumojn da fotoj, unu de la ruinoj de Angkor kaj la alia de "la moroj, kutimoj, kaj specoj de la Anama kaj Kamboĝa popoloj."

Grupa portreto de Doudart de Lagrée kaj aliaj membroj de la Commission d'exploration du Mékong, Angkor-Vato, Siamo (nun en Kamboĝo), 1866. Albumena premaĵo per Emile Gsell.

En aprilo 1875, Gsell akompanis mision, estritan per Brossard de Corbigny, al Hue, kvankam li =estis permesita foti nek la homojn, kiujn renkontis li, nek la Citadelon. Tamen, du el liaj fotoj demonstras, ke li estis en Hanojo je la fino de 1875 kaj de novembro 1876 ĝis januaro 1877 Gsell povis kapti multe da vidoj de Tonkin (nun Norda Vjetnamio).

La fotoj de Gsell vendiĝis per Auguste Nicolier, kiu vendis kemiaĵojn kaj fotajn provizojn en Saigon ekde 1876.

Emile Gsell mortis hejme en Saigon je la 16-a de oktobro 1879. Post lia morto, O. Wegener postvenis je Gsell, akirante kaj uzante lian kapitalon dum la fruaj 1880-aj jaroj kaj poste repassante ĝin al Vidal (ankaŭ konita kiel Salin-Vidal), kiu vendis ĝin kun la nomoj Vidal kaj Salin-Vidal ĝis sia propra morto en 1883.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 8-an de januaro, 2007.